Armilo

Katapulto
Bajoneto
Kvarrada balisto portita de katafraktaj ĉevaloj, ĉ. 400.
Antikva ĉina kanono montrita en la Turo de Londono.
Pistolo

Armilo, pli simple kaj fundamente pli ĝuste armo kaj ankaŭ batalilo, povas esti permana aŭ maŝina ilo por defendi sin aŭ ataki iun, kaj ankaŭ por detruo de fortoj aŭ instalaĵoj de malamiko, aŭ simple kiel eventuale uzebla armilo, tio estas efika minaco. Oni uzas armilojn en bataloj inter homoj, kaj ankaŭ en la ĉasado de bestoj. Duarangaj estas aliaj uzoj kiaj sportaj, esploradaj, kolektaj ktp. Armilo estas tiele aparato kiu pliampleksigas la atingokapablon kaj la grandon de forto.[1] Laŭ alia interpreto, armilo povus esti difinita kiel aparatoj kiuj utiligas mekanikajn avantaĝojn por obligi forton.[2]

En atako, la armiloj povas esti uzataj kiel porprema instrumento, per rekta kontakto aŭ pere de la uzado de ĵetaĵoj aŭ pafaĵoj. Tiuj iloj, tiele, gamas el io tiom simpla kiel akrigita bastoneto al kompleksa aglomeraĵo de teknologioj, kiaj la interkontinenta balistika misilo. Oni povas paroli pri bat-armilo, tranĉ-armilo, kiujn oni uzas unu- aŭ dumane (ekz. madzo, glavo). La lanco, pafarko, ŝtonĵetilo funkcias same per homa forto, sed efikas pli disten. La streĉado de arbalesto kaj la katapulto bezonas ankaŭ meĥanikan sistemon. Per kemia forto funkcias la misiloj, raketoj, kanonoj, pafiloj, fusiloj ks. La armiloj povas efiki tra movenergio (pafaĵo) aŭ per kemia energio (eksplodo de bombogrenado). Netradiciaj armiloj estas la nukleaj armilojatombombo, hidrogenbombo –, sed ankaŭ la kemiaj kaj biologiaj armiloj.

Laŭ metafora senco, ajno kapabla okazigi damaĝon povas esti komprenata kiel armilo, kaj tiusence oni interpretas ankaŭ la disvolvigon de la psikologia milito dum la militoj de la 20a jarcento. Kiel ekzemplo: la aviadiloj Junkers Ju 87, konataj kiel "Stukas" funkciigis siajn hupojn dum la plonĝo-bombardadoj por plie timigi la atakitojn.

Pli ĵuse, oni inventis nemortigajn armilojn, desegnitaj por esti uzataj fare de preskaŭmilitaj grupoj, policoj aŭ eĉ luktantaj trupoj, kaj kies celo estas okazigi damaĝojn sufiĉajn por neutraligi kontraŭanton (aŭ fuĝinton) sen okazigi la morton kaj malpliigante sian efikon sur la medio.[3] Tamen ankaŭ tiuj, en precizaj okazoj, eĉ nevole, povas okazigi mortojn eĉ neatendite, ekzemple pro koratako, frapon en grava organo ktp. En la praktiko, oni komprenas ke ajna elemento kapabla damaĝi povus esti konsiderata armilo (eĉ se tio ne estas ties ĉefa funkcio), depende de la cirkonstancoj kaj celoj de ties uzado. Simila kriterio estas konsiderita en Juro, kie la pugno, kvankam ties tuja funkcio ne estas grava damaĝo, povas esti konsiderata armilon, kaj fakte tro ofte ĝi okazigismortojn, kvankam foje nevole. Tamen laŭ la aktuala puna juro de multaj landoj, artefako ne povas esti konsiderata armilo se ĝi ne estis kreita por la specifa celo ataki aŭ defendi.

  1. AKSHOY, Paul kaj aliaj, Engineering Mechanics and Strength of Materials, Prentice Hall of India, 2005, p. 215. (ISBN 8120326113).
  2. ASIMOV, Isaac; Understanding Physics, Barnes & Noble, Nueva York, 1988, p. 88. [1] Alirita la 22an de Aprilo 2017.
  3. Actas del Congreso de los Estados Unidos, pp. 115-126.

Developed by StudentB