Arminianismo estas protestanta doktrino estigita ĉe la fino de la 16-a jarcento de Jacobus Arminius[1]. Ĝiaj adeptoj estas nomataj remonstranta frataro pro la serio da plendoj (el la latina remponstrare) adresitaj en 1610 al la Nederlandaj ŝtataj aŭtoritatoj.
Tiu doktrino baziĝas sur la ideo ke la determinado de la destino de la homo ĉe Dio ne estas absoluta. la akcepto aŭ malakcepto de la dia Graco flanke de la homo ludas rolon por lia pravigo. Per tiu doktrino la protestanta Jakobo Arminio celis oponi al la ideoj de Johano Kalvino koncernantaj la absolutan antaŭdestinismon.
Ekzistas diversaj teologiaj teorioj pri la rolo de graco inter la protestantaj teologoj: inter ili armianismo estas tiu malpli fora la katolikaj tezoj pri la rolo de la graco[2][3]
En 1619, kolektiĝis en Dordrecht en sinodo la Nederlanda Reformita Eklezio konata kiel sinodo de Dort, Dordt aŭ Dordrecht, kiu procedis al la kondamno de la arminianismo (Kanonoj de Dordrecht) kaj konfirmis la doktrinon de supralapsismo (En la ordo de la diaj dekretoj, la dekreto de Antaŭdestinismo antaŭas la falon de Adamo, kaj ne estas tiu ĉi la sekvo de tiu: tio «ekskludas ĉiun rolon, en la verko de saviĝo, de la homo», kiu tamen ne estas dispensita pro sia falo).
↑Magnusson, Magnus (ed). Chambers Biographical Dictionary (Chambers: Cambridge University Press, 1995) 62
↑ professeur André Gounelle , faculté de théologie protestante de Montpellier, " théolib "
↑ En Augsburg (germanio), 31-an de oktobro 1999. tago en kiu la protestaoj celebras la feston de la Reformacio, la responsaj delegitoj de la Katolika Eklezio kaj de la Monda luterana federacio subskribis komunan Deklaron pri la doktrino de la pravigo. Surbaze de tiu interkonsento oni konsideras forfalintaj la reciprokajn kondamnojn emanitajn en la pasinto: la paragrafo 41 agnoskas ke “la instruo de la Luteranaj Eklezioj prezentita en tiu Deklaro ne estas trafita de la kondamnoj Koncilio de Trento. La kondamnoj de la Luterajaj konfesioj ne trafas la instruon de la Roma Katolika Eklezio kiel prezentita en tiu ĉi dokumento.[1]. Necesas tamen rimarkigi ke Arminianismo naskiĝis ene de Kalvinismo, kies doktrino pri la Graco malsamas ol tiu de Luteranismo.