Artropodoj | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Formortintaj kaj modernaj artropodoj
| ||||||
Biologia klasado | ||||||
| ||||||
Subfilumoj kaj Klasoj
| ||||||
| ||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||
Artropodoj aŭ artikpieduloj,[1] (science: Arthropoda; el la greka αρθρόποδα [arthropoda], arthro-, artiko + podos, piedo) estas subaro de la duflankuloj, kun taksonomia kategorio de filumo. Ili ne havas spinon, kaj havas ĝenerale malmolan ŝelon. Nome temas pri senvertebraj animaloj kiuj havas ekzoskeleton (ekstera skeleto), segmentan korpon kaj artikitajn membrojn (parigitaj membroj). La filumo estas dividita en 5 subfilumoj: keliceratoj, heksapodoj, krustacoj, miriapodoj kaj † trilobuloj, kiuj inkluzivas proksimume 1,257,040 speciojn.[2]
Artropodoj estas karakterizitaj per siaj artikitaj membroj kaj kutiklo faritaj el ĥitino, ofte mineraligita per kalcia karbonato. La artropoda korpoformo konsistas el segmentoj, kiu havas po paron de membroj. La rigida kutiklo malhelpas kreskon, kaj tiele artropodoj anstataŭigas ĝin periode pere de mudo. Ties adapteblo permesis al ili iĝi la plej speci-riĉaj membroj de ĉiuj speciaroj en plejparto de la medioj. Ili havas ĉirkaŭ milionon da priskribitaj specioj, kio faras ĝin pli ol 80% el ĉiuj priskribitaj vivantaj bestospecioj, kelkaj el kiuj, malkiel plejparto de la animaloj, estas tre sukcesaj eĉ en sekegaj medioj.
Artropodoj gamas laŭ grando el la mikroskopa krustaco Stygotantulus ĝis la Japana aranekrabo. La ĉefa interna kavaĵo de artropodoj estas sangujo, kiu enhavas ties internajn organojn, kaj tra kiu ties hemolimfo - similaĵo de sango - cirkulas; ili havas malfermajn cirkulajn sistemojn. Kiel ĉe ties eksteraĵoj, la internaj organoj de artropodoj estas ĝenerale konstruitaj de ripetaj segmentoj. Ties nerva sistemo estas "ŝtupareca", kun parigitaj ventraj nervofadenoj kiuj iras tra ĉiuj segmentoj kaj formas parigitajn gangliojn en ĉiu segmento. Ties kapoj estas formitaj per fuzio de variaj nombroj de segmentoj, kaj ties cerboj estas formitaj per fuzio de la ganglioj de tiuj segmentoj kaj ĉirkaŭas la ezofagon. La spira kaj ekskrecia sistemoj de artropodoj varias, depende multon de ilia medio kaj el la subfilumo al kiu ili apartenas.
Ties vidkapablo dependas de variaj kombinoj de kompleksaj okuloj kaj pigment-truaj oceloj: ĉe plej multaj specioj la oceloj povas detekti nur la direkton el kiu lumo venas, kaj la kompleksaj okuloj estas la ĉefa fonto de informaro, sed la ĉefaj okuloj de araneoj estas oceloj kiuj povas formi bildojn kaj, en kelkaj okazoj, povas turniĝi por vidokapti predon. Artropodoj havas ankaŭ ampleksajn gamojn de kemiaj kaj mekanikaj sensiloj, ĉefe bazitajn sur modifoj de multaj ĥetoj (haretaĵoj) kiuj projektas tra siaj kutikloj. La metodoj de reproduktado kaj disvolvigo de artropodoj estas diversaj; ĉiuj surteraj specioj uzas internan fekundigon, sed tio okazas ofte per nerekta transigo de spermo tra membro aŭ la grundo, pli ol per rekta injekto. Akvaj specioj uzas ĉu internan aŭ eksteran fekundigon. Preskaŭ ĉiuj artropodoj demetas ovojn, sed skorpioj naskas vivajn junulojn post kiam la idoj eloviĝis ene de la patrino. Artropodidoj varias de etegaj plenkreskuloj al larvoj kaj raŭpoj kiuj ne havas artikitajn membrojn kaj finfine suferas totalan metamorfozon por produkti la plenkreskan formon. La nivelo de patra zorgado por idoj varias de nenio al longdaŭra zorgado havigata de skorpioj.
La evolucia praulo de artropodoj datas el la Kambria periodo. La grupo estas ĝenerale rigardata kiel monofiletika, kaj multaj analizoj eltenas la lokigon de artropodoj kun cycloneuralia (aŭ ties konstituantaj kladoj) en superfilumo de muduloj (Ecdysozoa). Ĝenerale tamen, la bazaj rilatoj de Metazoa ne estas ankoraŭ bone solvitaj. Same, la rilatoj inter variaj artropodaj gropoj estas ankoraŭ aktive debatitaj.
Artropodoj kontribuas al la homa manĝaĵaro kaj rekte kiel manĝo, kaj pli grave kiel polenigantoj de plantoj, ĉefe tiuj gravaj por agrikulturo aŭ bestobredado. Kelkaj specifaj specioj estas konataj ĉar disvastigas kelkajn malsanojn al homoj, gregaro kaj rikoltoj.