Arvernoj | |||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
tribo | |||||||||||||||||||||||||||
Gaŭloj | |||||||||||||||||||||||||||
Ŝtatoj kun signifa populacio | |||||||||||||||||||||||||||
| |||||||||||||||||||||||||||
La arvernoj (Arverni latine) estis gaŭla popolo sur Centra Masivo. Ili estis unue la plej potencaj popoloj en centra Gaŭlio, kontraŭstarante plurfoje kontraŭ romia supereco. La arvernoj lasis sian nomon al Aŭvernjo.
Ili ŝajnas estis organizitaj ĉirkaŭ pluraj sinsekvaj ĉefurboj, ĉiuj proksimaj al rivero Allier, sur ebenaĵo de Limagne. La unua ĉefurbo estis vasta malferma aglomeraĵo situanta en Aulnat. Ĝi estis anstataŭita fine de la 2-a jc a.K. per opidumo de Corent. La arverna potenco poste estis movita al Augustonemetum, estonta Clermont-Ferrand, post eble mallonga transira periodo, en kiu ĝi sidis sur opidumo de Gergovia. La prifosadoj nun kondukataj sur arvernaj lokoj ebligis esceptajn malkovrojn : kolektivaj tomboj por ĉevaloj kaj rajdantoj ligitaj al Gaŭla Milito en -52, religia enklavo destinita al festenoj, Evergetismaj verkoj de arvernaj reĝoj, kun temploj, duonciklaĵo, monmeblaro kaj restaĵoj de oferoj (bestaj ostoj kaj amforoj).