Asocieco

Venn-a diagramo pri la relativaj komplementoj (A\B)\C kaj A\(B\C) , pri kiuj asocieco ne validas

Asocieco estas eco de duargumenta matematika operacio. Duvalenta operacio estas asocia, se la ordo de kalkulado ne gravas se la operacio aperas pli ol unufoje en esprimo. Oni do ne bezonas krampojn, kiam oni kalkulas per unu asocia operacio. Ekzemple, (7+5)+1 = 7+(5+1), kaj oni do simple povas skribi 7+5+1.


Developed by StudentB