Ĉi tiu artikolo temas pri ĉefurbo de Greklando (Αθήνα). Por rilata dio en helena mitologio "Atena" (Ἀθηνᾶ) rigardu la paĝon Atena. |
Ateno | |
greke: Αθήνα | |
ĉefurbo | |
|
|
Oficiala nomo: Αθήνα | |
Lando | Grekio |
---|---|
Duoninsulo | Balkano |
Provinco | Atiko |
Prefekturo | Prefekturo Ateno |
Historiaj regionoj | Antikva Grekio, Helena civilizo |
Situo | Ateno |
- koordinatoj | 37° 58′ 00″ N 23° 43′ 00″ O / 37.96667 °N, 23.71667 °O (mapo) |
Plej alta punkto | 338 |
Plej malalta punkto | 70 |
Areo | 38,964 km² (3 896,4 ha) |
- de aglomeraĵo | 411,717 km² (41 172 ha) |
- de metropolo | 2 928,717 km² (292 872 ha) |
Loĝantaro | 745 514 (2001) |
- de aglomeraĵo | 3 130 841 |
- de metropolo | 3 686 371 |
Denseco | 19 133,41 loĝ./km² |
- de aglomeraĵo | 7 604 loĝ./km² |
- de metropolo | 1 259 loĝ./km² |
Fondo | 782 a.K. |
Urbestro | Kostas Bakoyannis (ekde 1-a de septembro 2019) |
Horzono | OET (UTC+2) |
- somera tempo | OEST (UTC+3) |
Poŝtkodo | 10x xx, 11x xx, 120 xx |
Telefona antaŭkodo | 21 |
Aŭtokodoj | Yxx, Zxx, Ixx (krom ZAx kaj INx) |
Situo enkadre de Eŭropo
| |
Situo de Ateno enkadre de Grekio
| |
Urba mapo
| |
Vikimedia Komunejo: Athens | |
Retpaĝo: www.cityofathens.gr | |
Ateno (greke Αθήνα, aTHIna en greka prononco: [aˈθina], antikve-greke Ἀθῆναι, Athênai, aŭ pli malofte Atenoj), estas la nuna ĉefurbo kaj plej granda urbo de Grekio. Nuntempe, en Ateno vivas proksimume 4 milionoj da loĝantoj.
La regiono de kaj ĉirkaŭ la urbo nomiĝas nun Atiko (samkiel dum la antikva epoko), kaj Ateno estas la regiona centro. La urba haveno Pireo estas nun aparta urbo: Ateno kaj Pireo estas du el la entute kvar provincaj distriktoj de Atiko. La internacia flughaveno de la urbo estas nomata laŭ Eleftherios Venizelos. Ekzistas metroo.
La civito Ateno estis dum la antikva epoko unu el la unuaj demokratioj, kaj estis tre grava centro de la helena civilizo. Ĝi estas unu el la plej antikvai urboj de la mondo, kaj ties registrita historio etendas al ĉirkaŭ 3,400 jaroj, kaj ties plej antikva homa setlado ekis iam inter la 11a kaj la 7a jarmilo a.K.[1]
La klasika Ateno estis potenca urbo-ŝtato kiu stariĝis kongrue kun la pliiĝanta disvolvigo de la haveno de Pireo, kiu estis dekomence aparta urbo antaŭ ties aligo al Ateno en la 5a jarcento a.K. Ateno estis centro por arto, lernado kaj filozofio, hejmo de la Akademio de Platono kaj de la Liceo de Aristotelo,[2][3] kaj ĝi estis amplekse referencata kiel la lulilo de la okcidenta civilizo kaj la naskoloko de la demokratio,[4][5] ĉefe pro ĝia kultura kaj politika influo sur la Eŭropa kontinento, kaj partikulare sur la romianoj.[6] En moderna epoko, Ateno estas granda kosmopolita metropolo kaj centro por la ekonomia, financa, industria, marvetura, politika kaj kultura vivo en Grekio. En 2012, Ateno estis rangigita kiel la 39a plej riĉa urbo de la mondo laŭ aĉetopovo [7] kaj la 67a plej multekosta[8] laŭ studo de la financa entrepreno UBS.
Ateno estas agnoskita kiel monda urbo pro sia loko kaj gravo por ŝipaj konstruado kaj administrado, financo, komerco, amaskomunikiloj, distrado, artoj, internacia komerco, kulturo, edukado kaj turismo. Ĝi estas unu el la plej grandaj ekonomiaj centroj en sudorienta Eŭropo, kun granda financa sektoro, kaj ĝia haveno Pireo estas kaj la plej granda haveno por pasaĝeroj en Eŭropo[9][10][11][12] kaj la dua plej granda en la mondo.[13] La municipo (urbo) Ateno havis 664 046 loĝantojn (en 2011)[14] ene de siaj administraciaj limoj, kaj terareon de 38.96 km².[15][16] La urba areo de Ateno (Granda Ateno kaj Granda Pireo) etendas trans ties administraciaj municipaj urbolimoj, kun loĝantaro de 3 090 508 (en 2011)[17] en areo de 412 km².[18] Laŭ Eurostat[19] en 2011, la funkcia urba areo de Ateno estis la 9-a plej loĝata en la Eŭropa Unio (nome la 6-a plej loĝata ĉefurbo de la EU), kun 3 828 000 loĝantoj. Ateno estas ankaŭ la plej suda ĉefurbo de la eŭropa kontinento (sed ne, se enkalkuli la eŭropajn insulajn teritoriojn).
La heredo de la klasika epoko estas ankoraŭ evidenta en la urbo, reprezentata de antikvaj monumentoj kaj artaĵoj, el kiuj la plej fama estas la Partenono, konsiderata mejloŝtono de la komencoj de la okcidenta civilizo. La urbo plutenas ankaŭ monumentojn el la Romia kaj Bizanca epokoj, same kiel pli malgrandan nombron de Otomanaj monumentoj.
Ateno estas hejmo de du lokoj de Monda heredaĵo de Unesko, nome la Akropolo de Ateno kaj la mezepoka Monaĥejo Dafni. Simbolaj monumentoj de la moderna epoko, date el la establado de Ateno kiel la ĉefurbo de la sendependa greka ŝtato en 1834, estas la Greka Parlamento kaj la tiel nomita "arkitektura trilogio de Ateno", konsistanta el la Nacia Biblioteko de Grekio, la Nacia kaj Kapodistria Universitato de Ateno kaj la Akademio de Ateno. Ateno estas hejmo ankaŭ de kelkaj muzeoj kaj de kulturaj institucioj, kiaj la Nacia Arkeologia Muzeo, kie estas la plej granda kolekto de grekaj antikvaĵoj en la mondo, la Akropola Muzeo, la Muzeo de Ciklada Arto, la Benaki Muzeo kaj la Bizanca kaj Kristana Muzeo. Ateno estis la gastiganta urbo de unua moderna Olimpiko en 1896, kaj ankaŭ 108 jarojn poste ĝi estis hejmo de la Somera Olimpiko 2004.[20]