Atlantiko | ||
---|---|---|
oceano [+] | ||
Supermara alteco | 0 m [+] | |
Koordinatoj | 0° 0′ 0″ N, 30° 0′ 0″ U (mapo)0-30Koordinatoj: 0° 0′ 0″ N, 30° 0′ 0″ U (mapo) | |
Plej malalta punkto | Milwaukee Deep [+] | |
Akvokolektejo | 106 460 000 km² (10 646 000 000 ha) [+] | |
Areo | 106 460 000 km² (10 646 000 000 ha) [+] | |
Atlantiko | ||
Vikimedia Komunejo: Atlantic Ocean [+] | ||
La Atlantiko[1] aŭ Atlantika Oceano estas la dua plej granda oceano sur la terglobo. Nur la Pacifiko estas pli granda. Per suma areo de proksimume 106,400,000 kvadrataj kilometroj[2] ĝi kovras ĉirkaŭ 20 % de la surfaco kaj proksimume 29 % de la Tero de ĝia akvosurfacareo. La unua parto de ĝia nomo rilatas al Atlaso de greka mitologio, igante Atlantikon la "Maro de Atlaso".
Ĝi situas inter Nordameriko, Sudameriko, Eŭropo kaj Afriko. Atlantiko estiĝis el la disigo, antaŭ milionoj da jaroj, de la afrika kaj amerika kontinentoj. Ĝia plej granda profundo estas 9.560 m ĉe la marprofundo de Porto-Riko. En ĝia centro troviĝas submara montaro, la Mezatlantika Dorso. Atlantiko okupas longforman, S-forman basenon etendantan laŭlonge inter Eŭrazio kaj Afriko en la orienton, kaj Ameriko en la okcidenton. Kiel unu komponaĵo de la interligita tutmonda oceano, ĝi estas ligita en la nordo al la Arkta Oceano, al la Pacifiko en la sudokcidento, la Hinda Oceano en la sudoriento, kaj la Suda Oceano en la sudo (aliaj difinoj priskribas Atlantikon kiel etende suden al Antarkto). La ekvatoro subdividas ĝin en la Nordan Atlantikon kaj la Sudan Atlantikon.
Atlantikon karakterizas pluraj marfluoj, inter kiuj plej rimarkindas la varmeta Golfa Marfluo, kiu fluas de Meksiko (Meksika golfo) al Eŭropo, kaj kiu ebligas la tipan kontinentan klimaton en Eŭropo. Se tiu fluo ne ekzistus, Eŭropo estus tiom malvarma kiom la nordo de Kanado, ĉar ĝi situas ĉe la sama latitudo.
La plej malnova konata mencio de "Atlantiko" estas en La Historioj de Herodoto de ĉirkaŭ 450 a.K. (Hdt. 1.202.4): Atlantis thalassa (greke: ἀτλαντὶς θάλασσα; nome: Maro de Atlas). La esprimo la etiopa Oceano, derivita de Etiopio, estis aplikita al la suda Atlantiko tiom malfrue kiom ĝis la mezo de la 19-a jarcento.[3] Antaŭ ol eŭropanoj malkovris aliajn oceanojn, la esprimo "oceano" mem estis sinonima kun la akvoj preter la Ĝibraltara Markolo kiun oni nun konas kiel Atlantiko. La fruaj grekoj kredis tiun oceanon kiel giganta rivero ĉirkaŭanta la mondon.