Aung San Suu Kyi

Aung San Suu Kyi
Nobel-premiito
Persona informo
အောင်ဆန်းစုကြည်
Aung San Suu Kyi
Naskiĝo 19-an de junio 1945 (1945-06-19) (79-jaraĝa)
en Jangono
Religio Teravado vd
Etno Bamar vd
Lingvoj birmaangla vd
Loĝloko Inya Lake • Nov-DelhioOksfordoNov-JorkoLondonoŜimlaBirmoJangono vd
Ŝtataneco Birmo Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Lernejo de Orientaj kaj Afrikaj Studoj - Burmese literature (en) Traduki (1987–nekonata valoro)
St Hugh's College - Filozofio, Politiko, kaj Ekonomiko (1964–1967)
Lady Shri Ram College for Women (en) Traduki - politika scienco (1960–1964)
Basic Education High School No. 1 Dagon (en) Traduki
Universitato de Delhio
Convent of Jesus and Mary (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Nacia Ligo por Demokratio Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Aung San Suu Kyi
Familio
Patro Aung San (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Khin Kyi (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Aung San Oo (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Michael Aris (en) Traduki (1972–1999) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Alexander Aris (en) Traduki, Dannian Kim Arundel Aris (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
verkisto
homrajta aktivulo Redakti la valoron en Wikidata vd
Verkado
Verkoj Freedom from Fear vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aung San Suu Kyi (en birma lingvo အောင်ဆန်းစုကြည်, prononco "aŭn shan su ĉi") naskiĝis la 19-an de junio 1945. Ŝi estas birma opoziciano, politikisto kaj Ĝenerala Sekretario de la partio Nacia Ligo por Demokratio. En la elektoj de 1990, ŝia partio gajnis 59% de la naciaj voĉdonoj kaj 81% (392 de 485) el la sidiloj de la parlamento. Tamen ŝi estis arestita antaŭ la elektoj kaj ne agnoskitaj de la militista reĝimo. Ŝi restis hejmarestita en Mjanmaro por preskaŭ 15 el la 21 jaroj ekde la 20-a de julio 1989 ĝis la 13-a de novembro 2010, iĝante unu el la plej elstaraj (nun eksa) politikaj malliberuloj.

Suu Kyi ricevis la Premion Rafto kaj la premion Saĥarov en 1990 kaj la Nobel-premion pri paco 1991. En 1992 ŝi ricevis la Premion Jawaharlal Nehru de la registaro de Barato kaj la Internacian Premion Simón Bolívar de la registaro de Venezuelo. En 2007, la Registaro de Kanado deklaris ŝin honora civitano de tiu lando, nur unu el la kvin homoj kiuj iam ricevis la honoron. En 2011, ŝi ricevis la Medalon Wallenberg. La 1-an de aprilo 2012, ŝia partio, la Nacia Ligo por Demokratio, anoncis ke ŝi estis elektita al la Pyithu Hluttaw, la malsupera ĉambro de la birma parlamento, reprezentante Kawhmu.

Suu Kyi estas la tria infano kaj sola filino de Aung San, konsiderita la patro de moderna Mjanmaro.


Developed by StudentB