La aviadila kolizio, kiu okazis je 27-a de marto 1977 en la flughaveno Los Rodeos sur Tenerifo, estis la plej granda aviadila katastrofo de la historio, kiu ne estis terorisma atenco.
Tiun tagon du aviadiloj de tipo Boeing 747 koliziis en flughaveno Los Rodeos (nun flughaveno Tenerifo Norda); 583 personoj mortis. Temis pri la flugoj KLM 4805 (ĉartita, Amsterdamo – Gran Canaria) kaj PAA 1736 (linia, Los-Anĝeleso – Novjorko – Gran Canaria).