Bajkalo | ||||
---|---|---|---|---|
ruse Байкал | ||||
lago, ekoregiono | ||||
Lago Bajkalo kaj insulo Olĥon | ||||
lago [+] | ||||
Oficiala nomo: Байкал | ||||
Lando | Rusio | |||
Teritorio | Siberio | |||
Respubliko | Burjatio | |||
Provinco | Irkutska provinco | |||
Historia regiono | Ŝiungnuoj | |||
Fervojo | Transsiberia fervojo | |||
Urboj | Sljudjanka, Bajkalsk, Babuŝkin | |||
Insuloj | Olĥon, Granda Uŝkanij | |||
Forfluanto | Angara | |||
Alfluantoj | 5 |
|||
Supermara alteco | 456 m | |||
Koordinatoj | 53° 18′ 10″ N, 108° 0′ 17″ O (mapo)53.30277778108.00472222Koordinatoj: 53° 18′ 10″ N, 108° 0′ 17″ O (mapo) [+] | |||
Plej malalta punkto | ? | |||
- malalteco | 1 186,5 m sub la marnivelo [+] | |||
Longo | 636 km (395.19 mi) | |||
Larĝo | 79,4 km (49.34 mi) | |||
Profundo | 1 642 m | |||
Akvokolektejo | 557 000 km² (55 700 000 ha) | |||
Areo | 31 722 km² (3 172 200 ha) | |||
Volumeno | 23 000 m³ | |||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | ||||
Nomo | Bajkalo | |||
Tipo de heredaĵo | natura heredaĵo | |||
Jaro | 1996 (20) | |||
Numero | 754 | |||
Regiono | Azio-Oceanio | |||
Kriterioj | vii, viii, ix, x | |||
Parko | Apudbajkala Nacia Parko | |||
|
||||
|
||||
Bajkalo | ||||
Vikimedia Komunejo: Lake Baikal | ||||
Rusio | ||||
La lago Bajkalo (ruse о́зеро Байка́л, tr. Ozero Baykal; IPA: [ˈozʲɪrə bɐjˈkaɫ]; burjate Байгал нуур, mongole Байгал нуур, Baygal nuur, etimologie signife, en mongola, "la natura lago"[1]) estas rifta lago en Rusio kiu situas en suda Siberio, sur parto de la limo inter Irkutska regiono nordokcidente kaj Burjatia Respubliko sudoriente. La lagon ĉirkaŭas montoj kaj altaj montetoj. La irkutskia flanko de la bajkala bordo estas pli kruta, kaj la burjatia estas malpli (kelkloke la montoj malproksimas de la bordo je kelkdek kilometroj).
La lago Bajkalo estas la la plej granda nesalakva lago laŭ akvokvanto en la mondo, kaj enhavas 22–23% el la monda nesala surfacakvo.[2][3][4] Kun 23,615.39 km³ de nesala akvo,[5] ĝi enhavas pli da akvo ol la Nordamerikaj Grandaj Lagoj ĉiuj kombinitaj.[6] Kun maksimuma profundeco de 1,642 m,[5] Bajkalo estas ankaŭ la plej profunda lago en la mondo.[7] Ĝi estas konsiderata inter la plej klaraj lagoj de la mondo[8] kaj ĝi estas konsiderata ankaŭ la plej malnova lago en la mondo[9] - kun 25 milionoj da jaroj.[10] Ĝi estas la sepa plej granda lago en la mondo laŭ surfaca areo.
Kiel la lago Tanganjiko, la lago Bajkalo estis formita kiel antikva rifta valo, kaj havas la tipan formon de longa lunkvarono kun surfaca areo de 31,722 km². Bajkalo estas hejmo al miloj da specioj de plantoj kaj animaloj, multaj el kiuj ekzistas nenie aliloke en la mondo. La lago estis deklarita Monda heredaĵo de Unesko en 1996.[11] Ĝi estas ankaŭ hejmo de la Burjataj triboj kiuj vivas ĉe la orienta flanko de la lago Bajkalo,[12][13] kie ili bredas kaprojn, kamelojn, bovojn, kaj ŝafojn,[13] kie la ĉefaj temperaturoj varias el vintra minimumo de −19 °C (−2 ℉) al somera maksimumo de 14 °C (57 ℉).[14]
La regiono apud Bajkalo estas tre seismema, ĉi tie tre oftas tertremoj. Tamen, plejparto da ili estas fakte nerimarkeblaj, ĉar la intenso estas nur unu aŭ du poentoj laŭ la skalo de Riĥter. La regiono oriente de la lago Bajkalo estas nomita Transbajkalo aŭ Daurio, kaj la pli svage difinita regiono de la lago estas foje konata kiel Bajkalio.