Balbutado

Tartamudez escrita.png
Balbutado skribita

Balbutado estas parola malkapablo, problemo de flueco. Oni nevole ripetas aŭ trolongas sonojn, vortojn kaj silabojn aŭ blokiĝas ĉe silaboj. Tiuj blokoj malhelpas sonadon, kaj okazas nevolajn kaj nekutimajn paŭzojn dum parolado. Ĝi enhavas ankaŭ tro longajn paŭzojn ĝis kiam la ulo komencas paroli. Ĝi estas parenca al la taĥilalio. Watkins kaj liaj kolegoj definias balbutadon kiel perturbo de elektado, starto kaj ekzekuto de motoraj procezoj bezonataj por parolo.[1] Por multa balbutantoj estas la plej granda problemo la ripetado. Balbutado povas havi varian severecon, kaj enhavas ankaŭ etaj malhelpojn, kiuj kovras pli severajn simptomojn, malhelpantajn de parolon. Ĝi ne estas fizika problemo de pronuncado, aŭ uzi vortojn laŭ ilia signifikoj.

Nombro de balbutantoj estas estimita al 70 000 000,[2] kiu estas unu percento de monda popolo.[1] Rilato de seksoj estas 3:1 por viroj. En 65% ĝi komencas ĝis la tria vivjaro, kaj en 85% ĝis la 3,5 vivjaro.[3]

Ĝi povas kaŭzi sociaj, psikologiajn kaj profesiajn damaĝojn. Psikologie la balbutado efikas al emocioj kaj karaktero. La ulo povas timi elparoli iujn konsonantojn aŭ vokalojn, aŭ timi balbutadon mem, kaj isodalon, streson, honton, ĉikanadon. Li povas anstataŭigi vortojn kaj reordigi frazojn por kaŝi balbutadon. Li povas senti malgajnon de kontrolo dum parolado.

Oni ofte rigardas, ke balbutado estas simptomo esti nervoza, sed tiu estas eraro. Inverse, balbutado povas plifortigi sociajn timojn. Aktuale, la ulo povas reagi per balbutado al sociaj eventoj, kiu venas kun paniko kaj malesto de kontrolo. La kialo estas interago de balbutado kaj socia fobio. Tiu estas sindromo de balbutanta parolo.[4]

Balbutado ofte fluktuas, balbuntantoj havas pli bonajn kaj pli malbonajn tagojn, eĉ tagojn sen balbutado. Parentoj de balbutantaj infanoj ofte diras, ke se la infano lacas, balbutado plifortiĝas. La fluktuado ŝajnas esti tute hazarda.[5] Oni ne konas kialojn de balbutado bone, sed ĝi povas havi genetikajn kaj neŭrofiziologiajn kialojn. Oni trovis ĉe 70 percentoj de balbutantoj genetikajn kialojn. Ili evolviĝas alie ol la plimulto, dominanco de unu hemisfero estas nenormala. Normale neŭronoj por lingva planado aperiĝas antaŭ ol centralaj regionoj de cerbo komencas okupiĝi kun parolo. Ĉe balbutantoj tiu ne estas nepre tiel.[6]

La kaŭzo de balbutado restas ne certa (rimarkinde estas pli ofta balbutado ĉe viroj kaj ĉe maldekstruloj), kaj la kuracoj estas diversaj kaj bedaŭrinde ofte refaliĝemaj. Inter la famaj balbutantoj estis Moseo kaj Winston Churchill. La balbutantoj ne balbutas, kiam ili kantas,[7] deklamas, flustras, aŭ kriadas.

Logopedio ne konas metodon, kiu tute resanigus balbutadon. Estas terapioj, kiuj mildas balbutadon, ke laikoj ne povas aŭdi balbutadon. Oni povas estimi longon de terapion per severeco de balbutado. Se ĝi estas severa, ĝi bezonas longan terapion kaj multan kunlaboron.[6]

  1. 1,0 1,1 [Carlson, N. (2013). Human Communication. In Physiology of behavior (11th ed., pp. 497–500). Boston: Allyn and Bacon.]
  2. "11 Facts About Stuttering". Archived from the original on 19 July 2014. Retrieved 15 July 2014. https://www.dosomething.org/facts/11-facts-about-stuttering
  3. Stuttering Foundation https://www.stutteringhelp.org/differential-diagnosisTheŜablono:Halott link
  4. Stuttered Speech Syndrome | Stuttered Speech Syndrome (en-US). stutteredspeechsyndrome.com. Alirita 2018-05-19.
  5. Bowen, Caroline. Information for Families: Stuttering - What can be done about it? (en-gb). speech-language-therapy.com. Alirita 2018-05-19.
  6. 6,0 6,1 Ashurst, John V. (2011-10-01). “Developmental and Persistent Developmental Stuttering: An Overview for Primary Care Physicians”, The Journal of the American Osteopathic Association (en) 111 (10), p. 576–580. doi:10.7556/jaoa.2011.111.10.576. 
  7. Dr. Kétly László: A család egészsége. Dante kiadás, Budapest, 1928.

Developed by StudentB