Bari | |||||
komunumo de Italio urbo urbego vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Apulio | ||||
Provinco | BA Bari | ||||
Geografia situo | 41° 8′ N, 16° 52′ O (mapo)41.13333333333316.866666666667Koordinatoj: 41° 8′ N, 16° 52′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 1 m | ||||
Areo | 116 km² | ||||
Loĝantaro | 316 015 (2023) | ||||
Loĝdenso | 2692 loĝantoj/km² | ||||
Subdividaĵoj | Carbonara di Bari, Ceglie del Campo, Loseto, Palese-Macchie, San Giorgio, Santo Spirito, Torre a Mare | ||||
Najbaraj komunumoj | Adelfia, Bitonto, Bitritto, Capurso, Giovinazzo, Modugno, Mola di Bari, Noicattaro, Triggiano, Valenzano | ||||
Patrono | Sankta Nikolao | ||||
Festa tago | 9-a de majo | ||||
Nomo de loĝantoj | (itale) baresi | ||||
Poŝtkodo | 70121–70132 | ||||
Imposta kodo | A662 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 072006 | ||||
Telefona prefikso | 080 | ||||
Estro | Vito Leccese | ||||
Retpaĝo | oficiala retejo (itale) | ||||
Bari [bari] estas komunumo en Italio kun iom pli ol tricent mil loĝantoj; ĝi ĉefurbas la samnoman provincon de Bari kaj la regionon Apulio.
Ĝi ankaŭ estas konata pro esti la urbo, kie ripozas la restaĵoj de Sankta Nikolao. Pro tio Bari kaj ĝian bazilikon iĝis aparte interesaj por la Ortodoksa Eklezio kaj ankaŭ grava centro de interkonfesia komunikado inter Ortodoksismo kaj Katolikismo.
Bari havas solidan komercan-entreprenistan tradicion kaj ĉiam estis nerva centro en la kampo de komercaj kaj politikaj-kulturaj kontaktoj kun Mezoriento. Ĝia haveno estas la plej granda pasaĝera haveno en la Adriatika Maro. Ekde 1930 la Foiro de la Oriento okazas en Bari, unu el la ĉefaj foiroj en Italio.