Barometro laŭ PIV estas instrumento por mezuri atmosferan premon kaj tiel ebligi ian antaŭvidon pri la vetero. Ekzistas vasta gamo da plej diversaj formoj kaj tipoj, kiuj plejparte uziĝas en la meteologio, kaj en sciencaj institutoj kaj veteroobservejoj, kaj fare de privatuloj. Do temas pri specifa grupo de premomezuriloj.
Klasikaj funkciaj mekanismoj estas akvaj kaj hidrargaj barometroj, kie la nivelo de likvaĵo en eta vitra tubo ligita al pli granda fermita ujo de la sama likvaĵo indikas la atmosferan premon (specifa formo de akva barometro nomiĝas "de Goethe", laŭ la germanlingva universala klerulo, kiu aparte famiĝis kiel verkisto de romanoj kaj teatraĵoj, sed ankaŭ estis brila natursciencisto).
Pli nova formo, tre kutima dum la pasinta 20-a jarcento, estas la aneroida barometro - vakuigita elasta ujo kun risorta arketo, kiu, kunpremata de aero, indikas ties intenson per nadlo; tia barometro estis kreita de la franca fizikisto Lucien Vidie en 1844.
Pluevoluo de la barometro estas la barografo, kiu elektronike aŭ papere registras la tempan evoluon de la atmosfera premo en konstanta loko. Kroma pluevoluo estas la "mikrobarometro", kiu kapablas registri kaj montri ankaŭ minimumajn diferencojn de atmosferaj premoj.