Bengala lingvo | |
Bangla (বাঙলা) | |
natura lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
bengala-asama lingvaro | |
Parolata en | Bangladeŝo, Barato, kaj dise en pluraj aliaj landoj |
Parolantoj | 300 000 000 |
Skribo | bengala skribo, bengallingva brajlo |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | Bangladeŝo, Okcidenta Bengalio (Barato) |
Reguligita de | ne ekzistas Akademio por starigi lingvajn regulojn |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | bn |
ISO 639-2 | ben |
ISO 639-3 | ben |
SIL | BNG |
Glottolog | beng1280 |
Angla nomo | Bangla |
Franca nomo | bangla |
La bengala aŭ bangla lingvo (propralingve; বাংলা ভাষা, Bāṃlā bhāṣā, Bangla bhasha) apartenas al la hindeŭropaj lingvoj. Minimume 215 milionoj da personoj parolas ĝin kiel gepatran lingvon (2005) en Suda Azio [mankas fonto]. Ĝi apartenas al la tiel nomataj mondolingvoj (pli ol 100 milionoj da parolantoj) kaj okupas la lokon 7a laŭ la kvanto de la parolantoj en la mondo. El la parolantoj pli ol 140 milionoj da homoj vivas en Bangladeŝo, kie la bengala lingvo estas oficiala lingvo, nacia lingvo kaj la plej parolata lingvo. Fakte la nacia kaj oficiala estas la Moderna Normiga Bengala (Literatura Bengala).[1][2][3][4] Ĝi utilas kiel la lingvafrankao de la lando, kaj 98% el Bangladeŝanoj estas fluaj parolantoj en Bengala (inklude dialektojn) kiel unua lingvo.[5][6]
En Barato vivas pli ol ĉirkaŭ 75 milionoj da parolantoj. Tie ĝi estas unu el 22 oficialaj lingvoj. En la federaciaj ŝtatoj Okcidenta Bengalio kaj Tripuro inkluzive de la ĉefurboj Kolkato kaj Agartalo ĝi estas la dua plej grava lingvo post la hinda lingvo. Ĝi estas parolata ankaŭ ĉe la Barak Valo en la ŝtato Asamo. Ĝi estas parolata ankaŭ en diversaj partoj de la Bramaputra valo de Asamo. Estas Bengalaj mezlernejoj kiuj plenumas la postulojn de la komunumo. La bengala estas instruata ankaŭ en variaj altlernejoj kaj universitatoj en Asamo. Ĝi estas ankaŭ la plej parolata lingvo en la insuloj Andamanoj kaj Nikobaroj en la Golfo de Bengalo.[7] Ĝi estas parolata ankaŭ fare de gravaj minoritatoj en aliaj ŝtatoj kiel Ĝarkhando, Biharo, Mizoramo, Meghalajo, Madja Pradeŝo kaj Odiŝo.
Aliaj homoj ĝin parolas en aliaj landoj, kiel Malajzio, Nepalo, Sauda Arabio, Singapuro, la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Britio kaj Usono. Kun pli ol ĉirkaŭ 300 milionoj da parolantoj tutmonde (laŭ la censo de Barato de 2011), la Bengala lingvo estas kutime enkalkulita kiel sesa aŭ sepa indiĝena lingvo plej parolata en la mondo laŭ loĝantaro.[8]
Vortaroj el la komenco de la 20-a jarcento atribuis iomete pli ol la duono de la Bengala vortotrezoro al indiĝenaj vortoj (t.e., nature modifitaj sanskritaj vortoj, koruptitaj formoj de sanskritaj vortoj, kaj pruntoj el ne-hindeŭropaj lingvoj), ĉirkaŭ 30 procenton al nemodifitaj sanskritaj vortoj, kaj la ceteron al eksterlandaj vortoj.[9] Dominante en la lasta grupo estas la Persa lingvo, kiu estas ankaŭ la fonto de kelkaj gramatikaj formoj. Pli ĵusaj studoj sugestas ke la uzado de indiĝenaj kaj eksterlandaj vortoj pliiĝis, ĉefe pro la prefero de Bengalaj parolantoj por la parola stilo.[9]
Bengala estas la kvara plej rapide kreskiĝanta lingvo de Barato, post Hindia en la unua rango, la Kaŝmira en la dua rango, kaj la Manipura, kun la Guĝarata, en la tria rango, laŭ la abrata popolnombrado de 2011.[10]
Bengala disvolviĝis laŭlonge de pli ol 1 300 jaroj. La Bengala literaturo, kun sia jarmila literatura historio, estis etende disvolvigita dum la Bengalia renesanco kaj estas unu el la plej fekundaj kaj diversaj literaturaj tradicioj en Azio. La Movado por bengala lingvo el 1948 ĝis 1956 postulante, ke la Bengala estu oficiala lingvo de Pakistano helpis Bengalian naciismon en Orienta Bengalio kio kondukis al la apero de Bangladeŝo en 1971. In 1999, UNESCO agnoskis la 21an de Februaro kiel Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kiel rekono de la lingvomovado.[11][12]
Fama lingvisto, Profesoro Muhammad Abdul Hye, iam fame notis, ke la Bengala estis la "franca lingvo de oriento". Li estis aludante ne nur al la dolĉeco de la lingvo, sed ankaŭ al la profunda uzado de konotacio, prononcado kaj subtileco de la lingvo.[13]