Biblia Hebrea (Hebree: עִבְרִית מִקְרָאִית Ivrit Miqra'it aŭ לְשׁוֹן הַמִּקְרָא Leshon ha-Miqra), nomita ankaŭ Klasika Hebrea, estas arkaika formo de Hebrea, nome kanaana ŝemida lingvo parolata de judoj en la areo nune konata kiel Israelo, iome okcidente de la rivero Jordano kaj oriente de la Mediteranea Maro. La termino "Hebrea" ne estis uzata por la lingvo de la Biblio,[1] kiu estis referencata kiel Kanaana aŭ Judaha,[1] sed la nomo estis uzata en tekstoj en Greka kaj Miŝna Hebrea.[1] Biblia Hebrea estas atestita el ĉirkaŭ la 10a jarcento a.K., kaj pluis tra kaj trans la periodo de la Dua Templo, kiu finis en la sieĝo de Jerusalemo (70 p.K.).
La Biblia Hebrea eventuale disvolviĝis en la Miŝna Hebrea, kiu estis parolata ĝis la dua jarcento a.K.