Biologia klasado (aŭ klasifikado) estas ordigado de la plantoj, bestoj kaj aliaj vivuloj en grupojn. La biologia klasado temas kaj pri la klasigaj metodoj, kaj pri la klasigo mem, rezulto de tiuj metodoj. La scienco de la biologia klasado estas taksonomio. La metodo klasika (aŭ tradicia) estis ĉefa ĝis la dua duono de la 20-a jarcento, kaj ekde tiam oni ekuzis la metodon kladikan. La kladika klasigo nun anstataŭas iom post iom la klasikan.
En la sciencoj de la vivaj estaĵoj, la scienca klasigado de la specioj (kio estas nomebla ankaŭ kiel «biologia klasigo») korespondas al sistematiko, kiu estas la metodo aŭ aro de metodoj por klasigi la vivajn estaĵojn, kaj al la taksonomio, kiu estas la klasigon mem, rezulta el la apliko de la metodo. La metodoj de la klasigo nomata klasika aŭ tradicia estis hegemoniaj ĝis la dua duono de la 20-a jarcento, markita per la apero, en 1950,[1] de la filogenetika nomenklaturo aŭ kladismo.
La terminoj koncernataj de la diferencaj klasigoj ne profitas el difino unuanime akceptita, ĉar ĉiu scienca verko, ĉiu vortaro kaj, por tiel diri, ĉiu aŭtoro havanta la sian. Kiel verkis Small (1989):[2] «La ironio estas konstati ke la fakuloj pri klasigo biologia ne atingis havigi sisteman klarigon de klara nomenklaturo en la interno de sia propra kampo de aktiveco kaj de ties komponantoj […].»[3]