Biologio

Escherichia coli arbeca filiko
Goliata skarabo Gazelo
Biologio studas la diversecon de vivoformoj (dekstrume, ekde supre maldekstre): bakterio Escherichia coli, arbeca filiko, gazelo, Goliata skarabo
A drawing of a fly from facing up, with wing detail
Diagramo de muŝo el la plinoviga verko Micrographia de Robert Hooke de 1665.
Etaj vivuloj (organismoj) unue viditaj kaj dezignitaj fare de Antoni van Leeuwenhoek
Homa embrio je aĝo de 8 semajnoj

Biologio[1] estas la scienco pri la fenomenoj de la biosfero. Biosfero estas la parto de la mondo kiun konsistigas la vivo kaj la vivaj estaĵoj nome organismoj. Tiu scienco studas la karakterojn, nome fizika strukturo, kemian komponon kaj funkciadon de la vivaĵoj, ilian naskiĝon kaj devenon, disvolviĝon, la rilatojn de vivaj estaĵoj inter ili kaj kun ilia ĉirkaŭa medio.[2]

Biologio ampleksas larĝan spektron de sciencaj kampoj, kiuj ofte konsistigas sendependajn disciplinojn. Ĉiuj el ili studas la vivon je diversaj organizniveloj. Moderna biologio estas vasta kamparo, komponita de multaj branĉoj. Spite la tro larĝan rigardon kaj la kompleksecon de tiu ĉi scienco, estas certaj unuigantaj konceptojn kiuj plifirmigas ĝin en unusola, kohera kampo. Biologio agnoskas la ĉelon kiel la baza unuo de vivo, genojn kiel la baza unuo de heredo, kaj evoluon kiel la mekanismo kiu pelas al la kreado de novaj specioj. Vivantaj organismoj estas malfermaj sistemoj kiuj survivas pere de la transformo de energio kaj de la malpliigo de sia loka entropio[3] por havi stabilan kaj vivigeblan kondiĉon difinita kiel homeostazo.

Sub-disĉiplinoj de biologio estas difinitaj laŭ la skalo je kiu vivo estas studata, la tipoj de organismoj studata, kaj la metodoj uzitaj por studi ilin. La vivo estas studata je molekula nivelo fare de molekula biologio (kompleksa interagado inter biologiaj molekuloj), bioĥemio (baza kemio) kaj molekula genetiko. Je la nivelo de la ĉelo, ĝin studas ĉelbiologio (baza konstrua unuo de organismoj, nome ĉelo) kaj je plurĉela nivelo, ĝin studas fiziologio (fizikaj kaj kemiaj funkcioj de histoj, organoj, kaj organaj sistemoj), anatomio kaj histologio. Disvolviĝ-biologio studas vivon je la nivelo de la disvolvo kaj konstruo de la individuaj estaĵoj.

Je pli vasta skalo, genetiko studas kiel heredo funkcias inter idoj kaj gepatroj. Etologio studas la grupan konduton de la bestoj. Populacia genetiko laboras je la nivelo de kompleta populacio, kaj sistematiko zorgas pri la rilatoj inter la diversaj grupoj de vivuloj. Sendependaj populacioj kaj ilia vivmedio estas studataj de ekologio (interagado de organismoj en ties medio) kaj de evoluisma biologio (procezoj kiuj produktas la diversecon de vivo).[4] Nova studkampo estas spacbiologio, kiu esploras la eblajn vivoformojn ekster Tero.

  1. Vortaro de Esperanto (1911) p. 19
  2. Baze sur difino el: "Aquarena Wetlands Project glossary of terms". Texas State University at San Marcos. Arkivita el la originalo en 2004-06-08. [1] Arkivigite je 2004-06-08 per la retarkivo Wayback Machine
  3. Davies, PC; Rieper, E; Tuszynski, JA (Januaro 2013). "Self-organization and entropy reduction in a living cell". Bio Systems. 111 (1): 1–10. doi:10.1016/j.biosystems.2012.10.005. PMC 3712629 Libere alirebla. PMID 23159919. [2] Konsultita en la 30a de Aprilo 2018.
  4. "Life Science, Weber State Museum of Natural Science". Community.weber.edu. Arkivita el la originalo en 2016-01-06. [3] Arkivigite je 2017-06-11 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita en la 2013-10-02.

Developed by StudentB