Mjanmao (birme မြန်မာ, prononco [mjəmà], laŭ la angla formo de la oficiala nomo laŭ la aktuala reganta junto ekde 1989 kaj laŭ UN; eventuale, malpli ofte, ankaŭ Mjanmaro) aŭ Birmo (oficiala nomo ĝis 1989, daŭre rekomendata de la Akademio de Esperanto kaj plu la ordinare uzata nomo en Esperanto), estas lando en Sud-Orienta Azio. Ĝi landlimas Baraton, Bangladeŝon, Laoson, Ĉinion kaj Tajlandon kaj havas proksimume 2 000 km da marbordo sude.
La landon regas militista reĝimo ekde 1962 kaj ne okazis parlamentaj balotadoj de 1990, kiam la nuna militista junto malvenkegis en ili, ĝis 2010. La registaro ne obeis la rezulton de la balotado, daŭrigis sian agadon kaj malliberigis la alipartianojn kiel la Nobelpremiiton pri Paco Aung San Suu Kyi. Post 17 jaroj, en 2007 la Militista Junto kontraŭstaris popolan protestadon, estratan de budhismaj monaĥoj. Kapitalismaj okcidentaj landoj subtenis la ribelon. Ĉinio estas ĉefa ekonomia partnero de Birmo (vidu sube Ekonomio). En 2010 tamen okazis ĝenerala balotado, kiun gajnis la partio Unia Solidara kaj Evolua Partio, subtena al la junta reĝimo: La 4-an de februaro 2011 la ĝistiama ĉefministro Tein Sein iĝis ŝtatprezidento kaj per tiu elekto formale finiĝis la junta reĝimo, kvankam pluregas la samaj homoj.