Blazono de Rumanio
|
Nuna blazono de Rumanio
|
|
Uzata ekde: |
1992 (la unua versio ekde 1870)
|
|
La Blazono de Rumanio estis akceptita de la Rumana Parlamento la 10-an de septembro 1992 kiel nacia simbolo de la lando. Ĝi bazas sur la malgranda blazono de la Reĝlando de Rumanio uzata en la jaroj 1922-1947 redesegnita de Victor Dima. La ĉefa elemento de la blazono estas ora aglo tenanta per sia beko krucon kaj per siaj ungegoj - glavon kaj sceptron. Dominas la koloroj ruĝa, flava kaj blua kiuj estas la koloroj de la nacia flago.