La kemiaj elementoj estas klasifikitaj laŭ blokoj de perioda tabelo, kies nomoj rilatas al la plej energioriĉa orbitalo de iliaj elektronkovraĵojn. Unu bloko inkludas plurajn grupojn de la perioda tabelo.
d-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la d-orbitalo. La elektronoj de tiu d-orbitalo troviĝas ne en la ekstera tavolo, sed sub tiu ĉi. Pro tio, ke tiaj elementoj posedas 1 aŭ (plej ofte) 2 eksterajn elektronojn, montras ili similajn kemiajn kondutojn. Al tiu ĉi grupo apartenas ĉiuj transirmetaloj (grupoj 3-12).
f-bloko: kompare al la antaŭstaranta elemento, aldoniĝas unu elektrono al la f-orbitalo. Ankaŭ la elektronoj de tiu f-orbitalo troviĝas ne en la ekstera tavolo, sed en la dua sube. La kemia simileco estas pli forte esprimita en tiu grupo ol en la d-bloko. Al la f-bloko apartenas la lantanoidoj kaj la aktinoidoj.