Bocvano, signifante "lando de cvanoj," oficiale la Respubliko Botsvano (angle Republic of Botswana, cvane Lafatshe la Botswana), estas stabila lando en la centro de suda Afriko. Ĝi iĝis sendependa ŝtato en 1966, ĝis tiam estis sub Brita protektorato (iama nomo Beĉuanalando).
Nun ĉi tiu estas unu el la politike kaj ekonomie plej stabilaj landoj de Afriko. Ne ekzistas malriĉecon kaj malsaton do multe ol en multaj aliaj landoj en Afriko. La nigra plejo kaj la blanka malplimulto havas relative afablajn rilatojn. Ĝi havas la plej grandan diamanteksportanton en la mondo kaj la plej rapide kreskantan ekonomion en Afriko.[3]