Bosporo

Bosporo
markolo [+]

AkvejoNigra maro, Marmara maro
Koordinatoj41° 7′ 10″ N, 29° 4′ 31″ O (mapo)41.11944444444429.075277777778Koordinatoj: 41° 7′ 10″ N, 29° 4′ 31″ O (mapo)

Longo30 km (19 mi)
Larĝo700 m

Bosporo (Istanbulo)
Bosporo (Istanbulo)
DEC
Lokigo de Istanbulo en Turkio
Map
Bosporo
Vikimedia Komunejo:  Bosphorus [+]
vdr
Bosporo

BosporoBosforo (grekdevena vorto por bova travadejo - laŭ legendo, diino Io transformiĝis al bovino kaj tranaĝis la markolon; la turka nomo estas Boğaziçi derivita de la vorto kun la senco faŭko) estas markolo inter Eŭropo kaj Malgranda Azio, kiu interligas la Nigran Maron kun la Marmora Maro; tiel ĝi formas parton de la suda eŭropa limo. Sur ambaŭ flankoj de la markolo etendiĝas la urbo Istanbulo. Bosporo havas la longon de ĉirkaŭ 30 km kaj larĝon de 660-3000 m, profundon de ĉirkaŭ 50-120 m. Sur la suda parto de Bosporo konstruiĝis Istanbulo.

La marakvo de la markolo fluas vigle: la salo-malriĉa marakvo fluas al la Meditarenea maro en la surfaco, dum la sal-riĉa marakvo fluas en la profundo al la Nigra Maro.

Oni jam pli-malpli pruvis science, ke la Bosporo estiĝis antaŭ ĉirkaŭ 7500 jaroj. Antaŭ tio la Nigra Maro estis interna lago en malaltebenaĵo, sub la hodiaŭa marnivelo. Pro la degeliĝoj post la lasta glaciepoko, altiĝis la marnivelo de la Mediteranea Maro same tiu de la Marmora Maro. Oni supozas ke la trarompiĝo inter la Nigra Maro kaj Mediteraneo okazis abrupte kaj el tio venas la legendoj pri diluvoj.

Bosporo estas unu el la plej gravaj akvovojoj, ĉar grandaj areoj de Rusio kaj Eŭropo povas komuniki al la Mediteranea Maro nur tra ĝi. Krom la agrikulturaj produktoj, granda parto de la nafto transportiĝas tra tiu ĉi vojo. Post Greenpeace-ago, kiu atentigis pri la ebla akcidenta risko pro la ŝipveturado, oni rigorigis la traveturon de naftoŝipoj fine de 2002.

Ene de la Bosporo situas la Ora Korno, longa golfo.


Developed by StudentB