Bostono | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego kantona sidejo vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 675 647 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 910 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 22′ N, 71° 3′ U (mapo)42.360277777778-71.057777777778Koordinatoj: 42° 22′ N, 71° 3′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 43 m [+] | ||||
Areo | 232,167761 km² (2 321 6.7 761 ha) [+] | ||||
Horzono | orienta horzono de Nordameriko (UTC-5) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Boston [+] | |||||
Bostono (angle Boston ['bɑs tən]) estas la ĉefurbo de la ŝtato Masaĉuseco en la lando Usono.
En 2000, la urbo (strikte laŭ la urbolimo) enhavis 589 141 loĝantojn, farante sin la 20-a plej granda urbo en Usono. La metropola regiono enhavas, depende de preciza difino de la regiono, inter 3 kaj 5,8 miliono da loĝantoj.
Dum la lastaj 350 jaroj, Bostono kreskis. La centra termaso pli ol triobliĝis dum la jarcentoj, sed ne nur pro la aneksado de apudaj urbetoj. La kreskado de Bostono rezultis de genia terpleniga projekto kiu kreis el la akvo la najbarejon Back Bay, parton de la Financa Distrikto, kaj la belan havenkvartalon.