Brankiopodoj aŭ Branchiopoda estas klaso de krustuloj. Ĝi enhavas salikoketojn Anostraca, Conchostraca, Notostraca, akvopulojn Cladocera, kaj la devonia Lepidocaris. Ili estas ĉefe malgrandaj animaloj de nesala akvo kiuj manĝas planktonon kaj restaĵojn.