Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Brunsvigo (apartigilo) |
Braunschweig | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
urbego (1890–) Hansa urbo (jarcento XIII–jarcento XVII) urba komunumo de Germanio urban district of Lower Saxony (en) urbo ĉefregioncentro historia regiono vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 251 804 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 307 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 16′ N, 10° 31′ O (mapo)52.26916666666710.521111111111Koordinatoj: 52° 16′ N, 10° 31′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 75 m [+] | ||||
Areo | 192,7 km² (19 270 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Braunschweig [+] | |||||
Braunschweig [braŭnŝvajk], esperantlingve Brunsvigo, estas urbo en la germana federacia lando Malsupra Saksio (Niedersachsen). Ĝi estas centro de la regiono oriente de Hanovro kaj post ĝi dua urbo laŭ grandeco de Malsupra Saksio. La skribita historio de Brunsvigo komenciĝis en la 8-a jarcento. Ĝi apartenis kiel unu de la plej gravaj urboj al la komerca ligo Hanso en la mezepoko, sed ne povis daŭrigi tiun ĉi gravecon. Unu kaŭzo estis la geografia situacio inter Hanovro kaj Berlino kiuj ambaŭ kreskis pli rapide. Dum la lastaj pli ol cent jaroj Brunsvigo estis industria centro. Hodiaŭ la sciencoj kaj la edukado estas pli elstaraj. Brunsvigo, Wolfsburg kaj Salzgitter kunlaboras komunume kaj formas unu de la regionaj centroj de Malsupra Saksio.