Brian Jones | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de marto 1947 (77-jaraĝa) en Bristolo |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Okupo | |
Okupo | esploristo balonisto piloto militisto |
Brian JONES (nask. la 27-an de marto 1947 en Bristol, Britio - ) estas brita aerostatisto.
Li efektivigis, en 1999, kiel kun-piloto kun Bertrand Piccard, la unuan seninterrompan ĉirkaŭiron de la mondo per balono Breitling Orbiter 3, kiun realigis la Federacia Politeknika Lernejo de Laŭzano - EPFL - (Svisio). Ili ekflugis la 1-an de marto 1999 el Château-d'Oex, Svisio, kaj surteriĝis en Egiptio post flugo de 45 755 kilometroj en 19 tagoj, 21 horoj, 47 minutoj.
Jones ricevis poste distingaĵojn (medalojn) inter kiuj Harmon Trophy, Hubbard Medal, FAI Gold Air Medal kaj Charles Green Salver.