La Brita Biblioteko aŭ Libraro (angle British Library) estas la nacia biblioteko de la Unuiĝinta Reĝlando.
Ĝin fondis la brita biblioteka leĝo en 1972 kaj ĝi funkcias en la nuna formo ekde la 1-a de julio 1973.
Partoj de la libraro:
La referenca parto de la biblioteko entenas pli ol 10 milionojn da presitaj libroj, 120.000 manuskriptojn, 100.000 sigelojn, pli ol 3.000 papirusojn kaj aliajn datenportantojn. En la prunta parto troveblas ĉ. 4,5 milionojn da presitaj libroj, 55 000 gazetoj kaj 3,5 milionojn da mikrofilmaj dokumentoj. La libraro posedas grandan stokon de libroj en Esperanto. Kuratoro de la esperantlingva fako estas Olga Kerzjuk.