Briteliro[1] (evitinde ankaŭ nomebla Breksiĝo[2]) el la angla Brexit, vortokunfando de la anglaj vortoj “Britain” (Britujo respektive Britio) kaj “exit” (eliro), aludas al la eliro de Britujo (Britio) el la Eŭropa Unio (EU), kio estis decidita per referendumo en junio 2016.
La brita registaro organizis je la 23-a de junio 2016 referendumon pri eliro. 51,9 % homoj voĉdonis por forlasi la Eŭropan Union.[3][4][5][6] Britio laŭinterkonsente forlasis la Eŭropan Union la 31-an de januaro 2020 je la 23:00 GMT, post kio sekvis 11-monata transira periodo finiĝinta la 31-an de decembro 2020.[7] Dum la transira periodo, Britio kaj EU intertraktis pri la kondiĉoj de siaj estontaj rilatoj.[7]
↑Kern.Punkto 081 (2016-06-30): En la ampleksa intervjuo la intervjuata esperantista profesia EU-tradukisto Brian Moon diplomatie sed klare konstatas ke la de la demandintoj meminventita vorto "Breksiĝo" estas multe malpli esperanta termino ol la jam vaste uzata kaj nature esperantlingva nomo "Briteliro"