La Bronzepokaj glavoj aperis el ĉirkaŭ la 17a jarcento a.K. nome jam en la Bronza Epoko, ĉe la mondoregionoj de la Nigra Maro kaj la Egeo, kiel plua disvolvigo de la ponardo. Ili estis siavice anstataŭataj de la Ferepoka glavo dum la komenca parto de la 1a jarmilo a.K.
El frua epoko la glavoj atingis longon de pli ol 100 cm. La teknologio por produkti klingojn de tiaj longoj ŝajne disvolviĝis en la Egeo, uzante alojojn de kupro kaj stano aŭ arseno, ĉirkaŭ 1700 a.K. Tipaj bronzepokaj glavoj havis longojn de ĉirkaŭ inter 60 kaj 80 cm, dum ankaŭ armiloj ege pli mallongaj ol 60 cm plue estis faritaj, sed estas varie kategoriigitaj kiel "mallongaj glavojs" aŭ ponardoj.
Antaŭ 1400 a.K aŭ io tia, glavoj restis ĉefe limigitaj al la Egeo kaj sudorienta Eŭropo, sed ili iĝis pli disvastigitaj en la finaj jarcentoj de la 2a jarmilo a.K., al Centra Eŭropo kaj Britio, Proksima Oriento, Centra Azio, Norda Hindio kaj Ĉinio.