Burundo aŭ Burundio[1][2], (burunde kaj france Burundi), Respubliko Burundo burunde Republika y'u Burundi, france République du Burundi) estas malgranda lando en oriento de Centra Afriko en la regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas dividita en dek-sep provincojn, ĉiu nomita laŭ sia ĉefurbo. Ĝi limas norde Ruandon, okcidente — Demokratian Respublikon Kongon, oriente kaj sud-oriente — Tanzanion. Aliro al maro mankas. Sud-okcidente ĝi limas la lagon Tanganjiko.
La areo estas nur sub 28.000 km² kun proksimuma loĝantaro je 10 000 000. Ekde 2019, Gitego estas ĉefurbo. a urbo kaj eksĉefurbo estas Buĵumburo. Kvankam la lando estas en la mezo de la kontinento, granda parto de la sudokcidenta landlimo apudas la lagon Tanganjiko.
La loĝantaro konsistas ĉefe el la tutsioj kaj hutuoj kaj tvaoj. Ili okupis Burundon ekde la formiĝo de la lando antaŭ kvin jarcentoj. Burundo estis regata kiel reĝlando de la tutsioj dum pli ol ducent jaroj. Tamen, ĉe la komenco de la 20-a jarcento, Germanio kaj Belgio okupis la regionon, do Burundo kaj Ruando fariĝis eŭropa kolonio konita kiel Ruanda-Urundi.
Politika agitado okazinta dum la regiono pro sociaj diferencoj inter la tutsioj kaj hutuoj, provokis civilan militon en Burundo meze de la 20-a jarcento. Nuntempe Burundo estas regata kiel prezidenta reprezenta demokrata respubliko. 62 % de la burundanoj estas katolikoj, 8 % ĝis 10 % estas islamanoj kaj la ceteraj sekvas indiĝenajn kredojn kaj aliajn kristanajn konfesiojn.
Burundo estas inter la 10 plej malriĉaj landoj de la mondo. Ĝi havas la plej malaltan GDP per persono.[3] Burundo havas malaltan malnetan enlandan produkton plejparte pro civilaj militoj, korupto, neadekvata aliro al edukado kaj la efikoj de HIV/Aidoso. Burundo estas dense loĝata, kun granda elmigrado. Kobalto kaj kupro estas inter naturaj rimedoj de la lando. La ĉefaj eksportaĵoj inkluzivas kafon, teon kaj sukeron kaj tiel plu.