C/2006 P1 (McNaught) | |
---|---|
Kometo C/2006 P1 super Novzelando | |
kometo • hiperbola kometo | |
Malkovro | |
Dato de malkovro: | 7-a de aŭgusto, 2006 |
Aliaj nomoj: | Kometo McNaught |
Orbitaj karakterizojA | |
Epoko: | 2454113.2961 (20-a de januaro, 2007) |
Perihelio: | 0.17075400 AU 25,544,000 km |
Granda duonakso: | -5681.10388683 AU |
Discentreco: | 1.00003006 |
Klinangulo: | 77.82768004° |
Lasta perihelio: | 12-a de januaro, 2007 |
Posta perihelio: | N/A |
C/2006 P1, ankaŭ konata kiel Kometo McNaught estas kometo kiu estis malkovrita la 7-an de aŭgusto 2006 en Aŭstralio de Robert H. McNaught. Ĝi atingos apsidon je 12-a de januaro 2007 kaj estas videbla per nuda okulo. Ĝi estas videbla apud Venuso, Konstelacio Aglo, kaj Konstelacio Serpentisto dum sunleviĝo aŭ sunsubiro en la norda hemisfero. Ĉe magnitudo -2, ĝi estas nune la plej brila kometo videbla ekde Kometo West en 1975, kaj la 4-a plej brila kometo en lastaj 70 jaroj. Post-pasanta la sunon pli poste en la monato, ĝi estos videbla en la suda hemisfero, eble pli brila astro ol ĝi estas nun.