Cearao | |
---|---|
portugale Ceará | |
Flago de Cearao | Blazono de Cearao |
subŝtatoj de Brazilo | |
Himno: Himno de Cearao | |
Nomo de la loĝanto: cearaano (cearense) | |
Situo | |
- Regiono | Nordorienta |
- Limnajbaroj | Piaŭio, Norda Rio-Grando, Paraibo kaj Pernambuko |
- Mezoregionoj | 7 |
- Mikroregionoj | 33 |
- Municipoj | 184 |
Ĉefurbo | Fortalezo |
Registaro | Nuntempa |
- Ŝtatestr(in)o | Elmano de Freitas () (ekde 1-a de januaro 2023) |
Registaro | de 2015 ĝis 2018 |
- Ŝtatestr(in)o | Camilo Santana (PT) |
- Vicŝtatestr(in)o | Izolda Cela (PDT) |
- Federaciaj deputitoj | 22 |
- Ŝtataj deputitoj | 46 |
Areo | |
- Entute | 146 348,3 km² (17º)[1] |
Loĝantaro | 2017 |
- proksimume | 9 020 460 loĝ. (º) |
- Loĝdenso | 62 loĝ./km² (º) |
Ekonomio | 2008 |
- MEP | R$ 56,93 bilionoj (12º) |
- MEP po kapo | R$ 6.860 (23º) |
Sociaj indikiloj | 2005 |
- IHD | 0,723[2] (22º) – meza |
- Vivdaŭro | 70,3[3] jaroj (21º) |
- Analfabetismo | 19,2[4]% (22º) |
Horzono | UTC-3 |
Klimato | Tropika kaj duonseka Bs'h |
Mallongigo | BR-CE |
Retejo | www.ceara.gov.br |
Cearao (portugale: Ceará) estas unu el la ŝtatoj de Brazilo, situanta en la nordorienta parto de la lando, ĉe la Atlantika marbordo de la Sudamerika kontinento.
En la portugala lingvo, ĝi nomiĝas Ceará. Kaj tio prononciĝas kvazaŭ [Seara'], en Esperanto. Tiu nomo devenas el indiĝena pralingvo kaj, plej eble, signifus "Kie estas multaj ĉasbestoj", do "Bona Ĉasejo".
En Cearao estas la regiono Araripe, kie estas loko tre riĉa en fosilioj en la mondo. Tie oni povas trovi tre facile belegajn fosiliojn, eĉ se oni ne estas specialisto.
En Cearao estas du urboj kun vigla Esperanto-Movado: Fortalezo kaj Krato. Alia grava urbo estas Itapipoca.