Ceramiko

Ceramikisto formigas poton per turnigado sur rado (Kapadokio, Turkio).
Ceramika vazo de la Dinastio Qing.
Potfaristo laboranta en Bengaluro, Barato.

Ceramiko estas tre antikva aplikata arto de transformo de argilo per varmo ĉefe por potfarado,[1] sed ne nur. Specialaj tipoj de ceramikaĵoj estas fajenco, el grejso kaj porcelano.

La loko kie oni faras (aŭ oni vendas) tiujn produktnigrajn estas nomataj ceramikejoj. Ankaŭ potfarado aludas al la arto aŭ metio de potfaristo aŭ ceramikisto kaj al fabrikado de ceramikaĵoj.[2][3] Vortara difino estas simple aĵoj de fajrigita argilo.[4] La difino de ceramiko uzata de la American Society for Testing and Materials (ASTM, Usona Societo por Testado kaj Materialoj) estas "ĉiuj fajrigita ceramikaj nigraj kiuj enhavas argilon kiam estis formita, escepte teknikajn, strukturajn, kaj refraktajn produktojn."[5] En PIV ceramiko estas tekniko baki argilteron aŭ similan materialon kaj elfari tiel potojn, vazojn, kahelojn, elektronikajn komponantojn ktp.[6]

Laŭ Francisko Azorín ceramiko estas simple Arto prilabori argilon.[7] Li indikas etimologion el Keramos, propra nomo de greka urbo, kie oni trovis plastikan argilon, kaj de tie la grekaj kéramikos, keramos kaj la latina ceramus. Kaj aldonas terminojn kiel ceramikaĵo, nome Objekto el argilo, porcelano, kaolino, ceramikisto, nome "Homo sin okupanta pri ceramiko"; kaj tipojn de ceramiko kiel pentrita ceramiko, orumita ceramiko, vernizita ceramiko, emajlita ceramiko, reliefornama ceramiko, strekita ceramiko, muldita ceramiko.[8]

  1. 'Pottery Science: materials, process and products.' Allen Dinsdale. Ellis Horwood Limited, 1986.
  2. "Merriam-Webster.com". Merriam-Webster.com. 2010-08-13. Retrieved 2010-09-04.
  3. 'An Introduction To The Technology Of Pottery. 2nd edition. Paul Rado. Institute Of Ceramics & Pergamon Press, 1988
  4. Pottery, meaning 3, mass noun, Oxford English Dictionary, Oxford University Press, 2015
  5. 'Standard Terminology Of Ceramic Whitewares And Related Products.' ASTM C 242–01 (2007.) ASTM International.
  6. [1]
  7. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 45.
  8. Azorín, samloke.

Developed by StudentB