Cerbero

Cerbero
inferhundo • rolulo de helena mitologio
Verko Hades
Informoj
Eble sama Garm
Sekso virseksa organismo
Sankondiĉo polycephaly
Patro Tifeo
Patrino Eĥidno
Gefratoj OrtroHidroNemea leonoĤimero
vdr

Cerbero (greke: Κέρβερος, Kerberos, latinigite Cerberus - "demono en la fosaĵo, tombo") estas monstra trikapa hundo gardanta la regnon de la mortintoj (Hadeso) en la helena mitologio.

Trikapa Cerbero (eltranĉo el Doré, vd. poste)

Cerbero (laŭ kelkaj rakontoj kun eĉ 50 aŭ 100 kapoj) gardis la pordegon al Infero kaj certigis, ke la spiritoj de la mortitoj povis eniri, sed neniuj povis eliri tie, krome ke neniu ajn vivanto povas eniri Inferon. Inter ĝiaj gefratoj estis Ĥimero kaj Hidro. Ĝi estas la ido de Eĥidna kaj Tifono.

Cerbero estis venkita multajn fojojn:

  • La lasta laboro de Heraklo estis kapti Cerberon kaj li luktis ĝin ĝis cedo.
  • Orfeo uzis sian muzikan lertecon por luli Cerebon endorme.
  • Hermeso dormigis ĝin per akvo el la rivero Leteo.
  • En romia mitologio, la sibilo de Cumae dormigis Cerberon per drogitaj mielkukoj por permesi Aeneas eniri Inferon.

Developed by StudentB