Cerealo

Tritiko.
Ilustraĵo montranta kaj masklan kaj inan florojn de maizo.

Cerealo laŭ PIV estas ĉiu speco de greno, uzata por nutrado de homoj kaj bestoj, i.a. por panproduktado: plej multaj cerealoj (ekz. maizo, rizo, tritiko) apartenas al poacoj, malmultaj (vosta amaranto, fagopiro, kvinoo) al aliaj familioj. Ankoraŭ laŭ PIV cerealaĵo estus ĉiu el la produktoj el cerealoj, flokigitaj aŭ alie prilaboritaj por servi kiel matenmanĝaĵo, manĝata kun lakto, salo, sukero, mielofruktoj, precipe en Nordameriko kaj Eŭropo. Cerealo tiele estas greno, kies semon oni povas mueli kaj manĝi. Oni ofte uzas grenon por fari farunon, kaj sekve panon kaj aliajn bakaĵojn kaj nutraĵojn entute.

Cerealo estas ajna vera herbo kultivata por la manĝeblaj komponantoj de ties greno (botanike, tipo de frukto nomata kariopso), komponita el la albumeno, la ĝermo, kaj la brano. Cerealgrenoj estas kultivataj en tre grandaj kvantoj kaj havifas pli da manĝenergio tutmonde ol ajna alia tipo de kultivaĵo; ili estas tiele bazmanĝaĵoj. Kelkaj plantoj ofte estas referencataj kiel cerealoj, kiel fagopiro kaj kvinoo, sed devas esti konsiderataj anstataŭe falsaj cerealoj, ĉar ili ne estas herboj.

En ties natura formo (kiel kompleta greno), ili estas riĉa fonto de vitaminoj, mineraloj, karbohidratoj, grasoj, oleoj, kaj proteinoj. Kiam ili estas jam rafinitaj pere de la forigo de la brano kaj de la ĝermo, la restanta albumeno estas ĉefe karbohidrato. En kelkaj evolulandoj, greno en la formo de rizo, tritiko, milio, aŭ maizo konstituas majoritaton de ĉiutaga vivtenado. En industrilandoj, cereala konsumado estas pli modera kaj varia sed ankoraŭ grave substanca.

La vorto cerealo derivas el Ceres, nome la romia diino pri rikolotoj kaj agrikulturo.


Developed by StudentB