Cianido estas ajna kemia kombinaĵo kiu inkluzivas cianidan grupon, kiu estas atomo de nitrogeno ligita al atomo de karbono pere de triobla ligo (C≡N). Cianido mem estas la jono CN−; neorganikaj kombinaĵoj de cianido posedas cianidon tiel ĉi; en organikaj kombinaĵoj ĝi havas ligon de la karbono al alia atomo; tiuj kombinaĵoj nomiĝas nitriloj.
La vorto cianido ofte signifas la gepatran acidon, hidrogena cianido.
Cianidoj aŭ nitriloj | |||||