Ciferecaj rajtoj (angle: digital rights) aŭ pli ĝuste ciferecmediaj homaj rajtoj priskribas la eblon al individuoj leĝe entrepreni agadojn uzante komputilon aŭ alian ciferecan aŭ elektronikan aparaton aŭ interreton. La terminon oni uzas ĉefe rilate al la protektado kaj realigo de ekzistantaj rajtoj, kiel la rajton pri privateco aŭ parolliberecon (vidu ankaŭ informliberecon), kadre de novaj ciferecaj teknologioj, aparte interreto.[1]