Cigana Romancaro

Romancero gitano
skribita verko • poezia kolekto
Aŭtoroj
Aŭtoro Federico García Lorca
Lingvoj
Lingvo hispana lingvo
Eldonado
Eldondato 1928
Ĝenro liriko
Honorigoj La 100 libroj de la 20-a jarcento laŭ Le Monde
vdr
Cigana Romancaro
Cigana Romancaro
Cigana Romancaro
Aŭtoro Federico García Lorca
Eldonjaro 1971
Urbo La Laguna
Eldoninto Juan Régulo Pérez
Paĝoj 140
vdr

Cigana Romancaro (en hispana Romancero gitano) estas kolekto de dek ok poemoj fare de la mondfama hispana poeto Federico García Lorca, tradukitaj kaj enkondukitaj de Fernando de Diego. William Auld skribis antaŭparolon en kiu li ege laŭdis la tradukon.

Citaĵo
 La dek ok romancojn de la libro oni povas klasifiki en kvar grupojn.

En la unua staras la romancoj anekdotaj, t.e. la pecoj, kies intrigoj, simple prezentas al ni la liberan instinkton de la ciganoj, kiuj polarizas sin al la du ekstremoj de morto kaj volupto...La duan grupon formas la trio de sanktuloj: San Miguel, San Rafael kaj San Gabriel... García Lorca per pli ellaborita, densa lingvo, manipulas la sanktulojn kaj ties cirkonstancojn por riveli la intiman estmanieron de la tri famaj andaluzaj urboj....

"Romanco pri la Luno", ..., "Romanco pri la Hispana Civil-gvardio" formas la plej transcendan, belan kaj inspiritan grupon de la libro...Ili reflektas, laŭ la vortoj mem de García Lorca, la veron universalan...Sub la rubriko "Tri Historiaj Romancoj" staras la lasta grupo de la libro

Okaze de la apero de la esperanta traduko, la eminenta poeto kaj ano de la Reĝa Akademio Hispana Gerardo Diego publikigis en ABC, unu el la ĉefaj ĵurnaloj de Hispanio, de la 17-a de oktobro 1972 favoran recenzan artikolon tut-paĝan hispanlingve.


Developed by StudentB