La loĝantaro de la urbo estas ĉirkaŭ 70.000 (jure) kaj 90.000 (fakte), kvankam la Magistrato antaŭvidas, ke tiu loĝantaro kreskos ĝis 120.000 jur-civitanoj el la jaro 2010. Laŭ la fakta loĝantaro ĝi estas la kvina plej loĝata urbo de la regiono.
La nomo signifas en la hispana lingvoReĝa urbo pro tio esperante oni nomas ĝin Reĝurbo. Ĝi estis fondita de la reĝo Alfonso la 10-a de Kastilio, (kromnomita La Saĝulo) en 1255 por lukti kontraŭ la forto de la milita Ordeno de Kalatrava, kiu regis la tutan sudcentran parton de Hispanio, tio estas, preskaŭ la tutan nunan provincon de Ciudad Real / Reĝurbo.