Civilizo (aŭ civilizacio, de la latina civis = civitano) estas vorto por certa historia tempoperiodo aŭ homa kultura rondo de pluraj socioj.
Civilizo estas ajna kompleksa socio karakterizata de urba disvolviĝo, socia tavoligo, simbolaj komunikadaj formoj (tipe, skribsistemoj), kaj konstatita separado el kaj dominado super la natura medio fare de kultura elito.[1][2][3][4][5][6][7][8] Civilizoj estas tre forte asociataj kun kaj ofte plu difinitaj de aliaj soci-politik-ekonomiaj karakteroj, kiaj centralizo, aldomigo kaj de homoj kaj de aliaj organismoj, labordivido, kulture interplektitaj ideologioj de progreso kaj de supremismo, monumenta arkitekturo, impostado, socia dependo el farmado kiel agrikultura praktiko, kaj ekspansiismo.[2][3][5][7][8]
Historie, civilizo estis tielnomita "antaŭenira" kulturo kontraste al supozataj pli primitivaj kulturoj.[1][3][5][9] En tiu larĝa senco, civilizo kontrastas kun ne-centralizitaj tribaj socioj, inkluda la kulturojn de nomadaj paŝtististoj aŭ ĉasistoj-kolektistoj. Kiel nekalkulebla nomo, civilizo ankaŭ referencas al la procezo de socio disvolviĝanta en centralizita, urbigita, tavoligita strukturo.
Civilizoj estas organizataj en dense loĝataj setlejoj dividataj en hierarkiaj sociaj klasoj kun reganta elito kaj subulaj urbaj kaj ruraj loĝantaroj, kiuj engaĝiĝas en intensiva agrikulturo, minado, malgrandskala fabrikado kaj komerco. Civilizo koncentrigas povon, etendante homan kontrolon super la resto de naturo, inklude super aliaj homaj estaĵoj.[10]
La plej frua apero de civilizoj estas ĝenerale asociata kun la finaj stadioj de la Neolitika Revolucio, rezulte en la relative rapida procezo de ŝtatformigo, politika disvolviĝo asociata kun la apero de reganta elito. Tiu neolitikaj teknologio kaj vivostilo estis establitaj unue en Mezoriento (por ekzemplo ĉe Göbekli Tepe, el ĉirkaŭ 9,130 a.K.), kaj poste en la basenoj de la riveroj Jangzio kaj Flava Rivero en Ĉinio (por ekzemplo ĉe Pengtuŝana kulturo el 7,500 a.K.), kaj poste etendiĝis. Sed ankaŭ similaj "revolucioj" ekis sendepende el 7,000 a.K. en lokoj kiaj ĉe la Civilizacio Norte Chico en Peruo[11] kaj Mezameriko ĉe la rivero Balsaso. Tiuj estis inter la lulilaj ses civilizoj tutmonde kiuj aperis sendepende.[12] Mezopotamio estas la loko de la plej fruaj disvolviĝoj de la Neolitika Revolucio el ĉirkaŭ 10,000 a.K. Ĝi estis identigita kiel estinta "inspirinta kelkajn el la plej gravaj disvolvigoj en la homa historio inklude la inventon de la rado, de la plantado de la unuaj cerealaj kultivadoj kaj la disvolvigo de la kursiva skribmaniero, de matematiko, astronomio kaj agrikulturo."[13]
La Neolitika Revolucio siavice estis dependa el la disvolvigo de nemigremo, aldomigo de grajnoj kaj animaloj kaj la disvolvigo de vivostiloj kiuj permesis skalajn ekonomiojn kaj la akumuladon de plusa produktado fare de kelkaj sociaj sektoroj. La transiro el "kompleksaj kulturoj" al "civilizoj", kvankam ankoraŭ disputate, ŝajnas estis asociataj kun la disvolvigo de ŝtataj strukturoj, en kiu povo estis plue monopoligita de elita reganta klaso.[14]
Ĉirkaŭ la fino de la neolitika periodo, variaj civilizoj de la Ĥalkolitiko ekaperis en variaj "ludiloj" el ĉirkaŭ 3300 a.K. Ĥalkolitikaj Civilizoj, kiel difinitaj sube, ankaŭ disvolvigita en Antaŭkolumba Ameriko kaj, spite frua starto en Egipto, Aksumo kaj Kuŝo, multe poste en ferepoka sub-Sahara Afriko. La Bronzepoka kolapso estis sekvita de la Ferepoko ĉirkaŭ 1200 a.K., dum kiu aperis nombraj novaj civilizoj, rezulte en la transiro de la Aksa Epoko al la klasika civilizo. Ĉefa teknologia kaj kultura transiro al la moderna epoko ekis proksimume ĉirkaŭ 1500 a.K. en Okcidenta Eŭropo, kaj el tiuj komencoj novaj alproksimiĝoj al la scienco kaj juro etendiĝis rapide tra la tuta mondo.[15]