Ne konfuzenda kun Civito kiu estas aŭtonoma urbo, rigardata kiel organizaĵo[1] aŭ tuto de la urbanoj posedantaj la politikajn rajtojn[1].
Civitaneco aŭ nacieco estas aro da ĉiuj rajtoj pri kiuj disponas grupo da personoj, kiuj ĝuas la politikajn rajtojn de certagrade memstara politika unuo, ekzemple ŝtato (ŝtatcivitaneco), politika partio (Civitaneco), organizaĵo ( ekz. la Esperanta Civito) aŭ aŭtonoma urbo rigardata kiel politika organizaĵo[1] (Civito). La aron da tiuj rajtoj oni ofte nomas civitaneco; al ĝi apartenas kutime la rajto restadi sur la teritorio de la unuo kaj pli-malpli libere moviĝi en ĝi; en demokratioj ankaŭ la rajto baloti.