Daugavpils (pri aliaj urbonomoj vidu tekste) | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo | |||||
ŝtata urbo de Latvio (2021–) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Lando | Latvio | ||||
Regiono | Latgalio | ||||
Distrikto | eksterdistrikta urbo | ||||
Urborajto ekde | 1582 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | LV-5401 – LV-5422 | ||||
Telefonkodo | (+371) 654 | ||||
Kodo laŭ ISO-kodo | LV-DGV | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 77 799 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 228 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 55° 53′ N, 26° 32′ O (mapo)55.88333333333326.533333333333Koordinatoj: 55° 53′ N, 26° 32′ O (mapo) | ||||
Alto | 105 m | ||||
Areo | 72,5 km² (7 250 ha) | ||||
Horzono | Orient-Eŭropa somera tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Daugavpils [+] | |||||
Daugavpils (germane historie Dünaburg, ruse historie Невгин/Nevgin, Борисоглебck/Borisoglebsk kaj Двинcк/Dvinsk, beloruse Дзвінск/Dswinsk, latgale Daugpiļs, litove Daugpilis, pole historie Dyneburg respektive Dynaburg kaj Dźwińsk, jide דענענבורג/Denenburg) estas urbo en la regiono Latgalio, la orienta parto de Latvio. Laŭ grandeco kaj graveco la urbo en Latvio havas la duan rangon post la ĉefurbo Rigo, kaj Daugavpils estas unu el la dek latvaj ŝtataj urboj kaj la administra centro de la ĉirkaŭa distrikto Augšdaugava, kiu ne inkluzivas la urbon mem. Ĝi situas borde de la rivero Daŭgavo, latve Daugava, germane Düna, laŭ kiu ĝi havas sian nomon "Daugava-kastelo".
Daugavpils distancas 232 kilometrojn de la ĉefurbo Rigo, 25 kilometrojn de la limo al Litovio kaj 35 kilometrojn de la limo al Belorusio.
Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 77 799 personoj sur areo de 63,38 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 228 loĝantoj/km².