Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: David Copperfield |
David Copperfield or The Personal History, Adventures, Experience and Observation of David Copperfield the Younger of Blunderstone Rookery (Which He Never Meant to Publish on Any Account) | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Charles Dickens |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1850 |
Eldonejo | Bradbury and Evans |
Ĝenro | aŭtobiografia romano • formadromano |
Loko de rakonto | Anglio |
David Copperfield estas la oka romano de Charles Dickens. La kompleta titolo de la romano estas The Personal History, Adventures, Experience and Observation of David Copperfield the Younger of Blunderstone Rookery (Which He Never Meant to Publish on Any Account).[1] Ĝi estis unue publikigita kiel serio en 1849–50, kaj kiel libro en 1850.
La romano prezentas la rolulon David Copperfield, kaj estis verkita en unua persono, kiel priskribo de lia vivo ĝis meza aĝo, per liaj propraj aventuroj, kaj la nombrajn amikojn kaj malamikojn kiujn li renkontis survoje. Temas pri lia transiro de ŝanĝo kaj kresko el infanaĝo al matureco, dum homoj eniras kaj lasas lian vivon kaj li pasas tra la diversaj etapoj de sia disvolvigo.
Ĝi estis konsiderita lia majstroverko, nome "la venko de la arto de Dickens",[2][3] kiu markas turnopunkton en sia verkaro, nome la punkto de apartigo inter la romanoj de juneco kaj de matureco.[3][4] Kvankam verkita en unua persono, David Copperfield estas konsiderata pli ol membiografio, irante trans tiu kadro en la riĉecon de la temoj kaj la originalecon de la skribmaniero, kio faras ĝin vera membiografia romano.[4][5] Laŭ vortoj de fakulo, tiu romano estis "tre komplika teksaĵo de vero kaj inventado".[6] Kelkaj elementoj de la romano sekvas okazaĵojn de la propra vivo de Dickens.[7] Ĝi estis la preferata de Dickens inter liaj propraj romanoj. En la prologo al la eldono de 1867, Dickens verkis, "kiel multaj amantaj gepatroj, mi havas en mia koro preferatan filon. Kaj lia nomo estas David Copperfield."[8]
Dickens verkis tiun romanon sen skizo, malkiel li faris por Dombey and Son, la antaŭa romano. Li verkis ĉapitrajn resumojn post la kompletigo de la ĉapitroj. Kelkaj aspektoj de la historio estis fiksitaj en lia menso dekomence, sed aliaj, kiel la obsedo de Mr Dick kun Karlo la 1-a, la profesio de David Copperfield kiel verkisto, kaj la trista fato de Dora, ne estis deciditaj de Dickens ĝis la seria publikigo ekaperis; aŭgusto 1849, decembro 1849 kaj majo 1850, respektive, estas la datoj kiam tiuj decidoj estis faritaj.[9]
Supraĵe, la verko estis modelita laŭ izoleca kaj iom disigeca strukturo de "personaj historioj" kiuj estis tre popularaj en Unuiĝinta Reĝlando en la 18a jarcento, ekzemple, tiuj de Joseph Andrews aŭ Tom Jones verkitaj de Henry Fielding, preferata verkisto de Dickens, sed reale, David Copperfield estas zorge strukturita kaj unueca romano. Ĝi ekas, kiel aliaj romanoj de Dickens, per iom morna priskribo de la vivkondiĉoj de infanoj en Anglio dum la Viktoriana epoko, notinde kiam la kompatindaj infanoj estis enfermitaj en fifamaj pensionlernejoj, poste li sekvas al skizo de malalta socia kaj intima deveno de junulo kiu, pene vivtenante la bezonojn de sia bona onklino dum pluigas siajn studojn, finiĝas estante verkisto; la historio, verkas Paul Davis, de "viktoriana averaĝa homo kiu serĉas memkomprenon".[4]
La novelo havas unuarangan temon pri kresko kaj ŝanĝoj kiuj okazas survoje al matureco. Aldone, Dickens inkludis multajn aspektojn de la vivo dum la Viktoriana Epoko kiujn li deziris fokusigi aŭ ŝanĝi, kiuj estis unuarange integrataj en la historio, uzante satiron kiel ilo. La situacio de prostitutinoj kaj la sinteno de la mezklasa socio rilate al ili, la statuso de virinoj en geedzeco, la rigida klasa strukturo, estas aspektoj kiujn li fokusigis, dum la sistemo trakti krimulojn, la kvalito de lernejoj, kaj la uzado de infanoj en la rapide disvastigitaj fabrikoj de la 19a jarcento estis aspektoj sur kiuj li deziris influi, por plibonigi ilin. Li, inter aliaj verkistoj, atingis sukceson altiri atenton al neceso ŝanĝi la infanlaboron kaj la edukadon por pliaj infanoj ĝis la aĝo de 12 jaroj.[10]