Dekdutonismo estas kompozicia doktrino, laŭ kiu komponistoj verkis dekdutonisman muzikon per dekdutona serio. Ĝi traktas la dekdu tonojn el la kromata gamo laŭ la egalgrade temperita agordosistemo komplete egalrajtaj (tio signifas: sen la superregado de "baztono"). La fundamentoj de la dekdutonismo evoluis komence de la 20-a jarcento. Dekdutonisma muziko estas konfuzebla nek per kromata muziko (en kiu ja ankaŭ ĉiuj dekdu tonoj povas aperi en malvasta spaco, sed ankoraŭ kondiĉigas tonalecon) nek per maltonaleco. La dekdutonismo transprenas la rolon de muzika ordoprincipo, kiun antaŭe posedis la funkcia harmoniko de la tonaleco. Ĉar la aplikado de la dekdutonismo estas tute diferenca disde la aŭdosperto, dekdutonismo ne estas muzikstilo (kiel ekz. la impresionismo) aŭ ĝenro, sed signifas la kompozicimetodon bazantan la muzikaĵon.
Dekdutonisma muziko kaj la ĝin bazanta dekdutonismo estas ĝeneralaj, interstilaj nocioj. Male la nocio dodekafonio (greke: dodeka = 12, fone = voĉo), kiun enkondukis René Leibowitz, kutime signifas la teknikon de la „komponado kun dekdu tonoj nur rilataj unu kun la alia“ evoluigitan de Arnold Schönberg.