franceRépublique Démocratique du Congo kongeRepubliki ya Kongó Demokratiki lubeDitunga dia Kongu wa Mungalaata lingaleRepublika ya Kongo ya Dimokalasi svahileJamhuri ya Kidemokrasia ya Kongo
La Demokratia Respubliko Kongo, aŭ Kongo Kinŝasa, estas ŝtato en Centra Afriko, de 1971 ĝis 1997 nomita Zairio. La landonomo, same kiel tiu de Kongo Brazavila, devenas de la rivero Kongo, kiu limas la du landojn.
La Demokratia Respubliko Kongo (franceRépublique démocratique du Kongo), foje aludita kiel DR Kongo, DRC, Kongo-Kinŝaso, Zairio-Kongo, DROC,[1][2] aŭ RDC, estas lando situanta en la mezafrika regiono de la Grandaj Lagoj. Ĝi estas la due plej granda lando en Afriko laŭ areo kaj la dekunua plej granda en la mondo, havante la grandecon de okcidenta Eŭropo. Kun loĝantaro de 80 milionoj kaj preskaŭ 250 etnaj grupoj kaj lingvoj[3], la Demokratia Respubliko Kongo estas la deknaŭa plej popolriĉa nacio en la mondo, la kvara plej popolriĉa nacio en Afriko, same kiel la plej popolriĉa oficiale francparolanta lando.
Ĝi estas limigita fare de la Centrafrika Respubliko kaj Suda Sudano en la nordo; Ugando, Ruando, kaj Burundo en la oriento; Zambio kaj Angolo en la sudo; la Kongo Brazavila, la angola eksklavo de Kabindo, kaj Atlantiko en la okcidento; kaj estas apartigita disde Tanzanio fare de lago Tanganjiko en la oriento. La lando havas aliron al la oceano tra 40-kilometro- (25 mejl.) peco de atlantika marbordo ĉe Muanda kaj la ĉirkaŭ 9-km larĝa elfluejo de la rivero Kongo kiu malfermiĝas en la Gvinean Golfon. Ĝi havas la duan plej altan totalan kristanan loĝantaron en Afriko.
La Dua Konga Milito, komenciĝanta en 1998, detruis la landon kaj foje estas referita kiel la "Afrika Mondmilito" ĉar ĝi implikis naŭ afrikajn naciojn kaj dudek armitajn grupojn.[4][5] Malgraŭ la subskribo de packontraktoj en 2003, batalado daŭrigis en la oriento de la lando en 2007. Tiele, la troa pezo de seksperforto kaj aliaj perfortoj estis priskribitaj kiel la plej malbonaj en la mondo.[6] La milito estas la plej mortiga konflikto de la mondo ekde la Ĉina Revolucio, mortigante 5.4 milionojn da homoj ekde 1998.[7][8][9] Pli ol 90% ne estis mortigitaj en batalo, mortante anstataŭe pro malario, diareo, pulminflamo kaj subnutrado, plimalbonigita fare de dislokitaj loĝantaroj vivantaj en nesanitaraj kaj troloĝataj kondiĉoj al kiuj mankis aliro ŝirmiĝi, akvo, manĝaĵo kaj medicinoj.[10] Kvardek sep procento el tiuj mortoj estis infanoj sub la aĝo de kvin.[7] Eĉ al nuno la daŭrantaj konfliktoj pliseverigas la malplenigon de la granda agrikultura potencialo de la lando.[11] Konflikto por kontrolo de la mineraloriĉaĵo estis tialo por kelkaj el la plej perfortaj abomenaĵoj.[12] Kongo havas, partumita kun Niĝerio, HDI rangigo de 304, la plej malsupra en la mondo. Ĝi ankaŭ estas la lando kun la plej malsupra Kruda Nacia Enspezo de la mondo kun GNI de 190 USD.
Spite ties grandan loĝantaron kaj tre dense loĝataj regionoj, Kongo havas vastajn areojn de naturo kiuj subtenas unu el la plej altaj niveloj de biodiverseco.
↑ 7,07,1Dr. Benjamin Coghlan, Pascal Ngoy, Flavien Mulumba, Colleen Hardy, Dro. Valerie Nkamgang Bemo, Dro. Tony Stewart, Jennifer Lewis, Dro. Richard Brennan http://www.rescue.org/sites/default/files/resource-file/2006-7_congoMortalitySurvey.pdf PDF, Mortality in the Democratic Republic of Congo: An ongoing crisis: Full 26-page report, alirita la 21an de Marto 2013, 2007, paĝo 26.