Dezerto

Sekaj kaj sekegaj klimatoj de la tero:
  •  dezerta klimato
  •  savana klimato
  •  tundra klimato
  •  glacia klimato
  • Distribuado de dezertoj kaj duondezertoj, la malhelbrunaj zonoj estas dezertoj propre diritaj, la helaj estas "duondezertoj" aŭ zonoj sub ega risko de tuja dezertigodezertiĝado.
    Situo de la dezertoj kaj kserofitaroj en la mondo
    Sablodezerto ("erg") en Maroko
    Dunoj en dezerto Sinajo
    Sablodezerto (erg) en libia Saharo
    Ŝtondezerto (hamado) en Ladako
    Salodezerto de Ujuni-sallago
    Glacidezerto en Tangra-montaro

    Dezerto estas biomo nome regiontipo, kiu ricevas malpli da precipitaĵo (pluvo) ol vaporiĝas. Dezertoj kovras ĉirkaŭ 20% de tersurfaco kaj etendiĝas en vastaj spacoj de norda kaj sud-okcidenta Afriko, centra kaj sud-okcidenta Azio, Aŭstralio, okcidenta bordo de Sud-Ameriko.

    La arideco influas la ekosistemon: tipaj kreskaĵoj de la dezertoj estas kaktoj kaj similaj kserofitoj, ankaŭ animaloj: antilopoj, zizeloj, lacertoj, insektoj k.a.

    Foje oni konsideras, ke dezertoj posedas malmultan vivon, sed tio dependas de la dezertoklaso; en multaj estas abunda vivo, la vegetaĵaro adaptiĝas al malmulta humideco (dezertoj kaj kserofitaroj) kaj la faŭno kutime kaŝiĝas dumtage por konservi humidecon. La establado de sociaj homaj grupoj en dezertoj estas komplika kaj postulas gravan adaptadon al ekstremaj kondiĉoj hegemoniaj en ili. La dezertoj formas la plej etendan zonon de la surtera areo: kun pli ol 50 milionoj de kvadrataj kilometroj, okupas preskaŭ unu trionon de tiu. El tiu totalo, 53 % korespondas al varmaj dezertoj kaj 47 % al malvarmaj dezertoj.[1]

    La procezoj de erozio estas gravegaj faktoroj en la formado de la dezerta pejzaĝo. Laŭ la tipo kaj grado de erozio fare de ventoj kaj sunradiado, la dezertoj prezentas diferencajn tipojn de grundo: sabla dezerto estas tiu kiu estas komponita ĉefe de sablo, kiu pro agado de vento formas dunojn, ŝtona dezertoroka estas tiu kies tereno estas konstituita de rokoj aŭ gruzo (tiu tipo de dezerto kutime oni nomas per la araba vorto hamada).

    La dezertoj povas enhavi valorajn mineralajn kuŝejojn formitajn en la arida etoso, aŭ eksponigitaj fare de la erozio. En malaltaj zonoj povas formiĝi sallagoj. Pro la sekegeco de la dezertoj, ili estas lokoj taŭgaj por la konservado de homaj restaĵoj kaj fosilioj.

    Dezerto povas esti difinita ankaŭ kiel senhoma loko, ne loĝata de homoj kaj apenaŭ de vivaj estaĵoj. Laŭ tiu difino, estas dezertoj ankaŭ tiuj situantaj ĉe pli malvarmaj klimatoj, kiaj la Arkto aŭ la tundro.[2]

    1. Biomas del Mundo: Desierto [1] Alirita la 25an de novembro de 2011.
    2. Difino 1. y 3. de la hispanlingva koncerna vorto RAE.es Konsultita la 25an de novembro de 2011

    Developed by StudentB