Diagenezo

Sedimentaj rokoj formitaj per diagenezo ĉe Karnataka, Barato.

Diagenezo [1] estas en Geologio la procezo per kio formiĝas la sedimentaj petroj. La diversaj tipoj de erozio transportas materialon kiu amasiĝas laŭ tavoloj. Tiuj sedimentoj ŝtoniĝas por du ĉefaj kialoj: unue la pezo de la supraj tavoloj sur la subaj tavoloj, kiu premas la sedimentojn, forigas la internan akvon kaj premas porojn, kaj due la precipitiĝo de cementigaj substancoj, ĉefe karbonato de kalciosiliko, ofte kune kun argilmineraloj.

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 234

Developed by StudentB