Digrafo aŭ digramo[1] estas kunigo de du al pli literoj por reprezenti unu nuran fonemon. En naturaj lingvoj digrafo estas tre oftaj. Ekzemple, por reprezenti la sonon ĉ estas la angla kaj hispana ch, la franca kaj portugala tch, la germana tsch, kaj anstataŭ ŝ estas digrafo angla sh, franca kaj portugala ch, kaj germana sch, do ne aparte prononcataj s kaj h, nek s, c, kaj h, sed prononcata kiel la Esperanta /ŝ/.
Plej ofte, digrafoj reprezentas konsonantojn, sed foje vokaloj estas reprezentataj de digrafoj, kiel ou (/u/) en la franca lingvo aŭ ie (/i/) en la germana. Simile, ee, en la angla, estas prononcata kiel Esperanta /i/.
Lingvoj uzas digramojn aŭ diakritajn signojn, kiam ili uzas alfabeton, kiu origine estis uzata de lingvo, kiu ne konas tiajn sonojn. Ekzemplo estas Esperanto uzante la latinan alfabeton, kiu ne konas la literojn ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ. Ankaŭ vidu artikolon Esperanta alfabeto.