Diplomatio

Unuiĝintaj Nacioj, la plej grava diplomatia organizaĵo en la mondo.
Ger van Elk, Symmetry of Diplomacy, 1975, en la Groninger Museum (Groningo).
La Unua Ĝeneva Konvencio (1864). Ĝenevo (Svisio) estas la urbo kiu estas hejmo por la plej alta nombro de internaciaj organizoj en la mondo.[1]
Diplomata personaro de kelkaj landoj, nome el maldekstro Barato, Brazilo, Ĉinio, Francio, Germanio, Japanio, Singapuro, Britio kaj Usono; ruĝe la profesiuloj.

Diplomatio estas hodiaŭ komprenata kiel kunigo de kelkaj diversaj aferoj. Ĝi estas la kulturado de traktado kaj interrilatoj inter reprezentantoj de diversaj ŝtatoj aŭ organizaĵoj, sed precipe por la solvado de internaciaj problemoj.[2] La diplomatio ne devus esti interŝanĝata kun diplomatiko (unu el helpaj historiaj sciencoj) kiu temas pri la studo de malnovaj dokumentoj, kvankam ĝi derivas sian nomon el la sama deveno, sed ties moderna signifo estas tre distinga el la agado de diplomatio.

La diplomatio estas rimedo por interkompreniĝo inter ŝtatoj, precipe rimedo por solvi konfliktajn situaciojn per pacaj rimedoj, do helpe de kontraktoj, intertraktatoj, interkonsentoj ks. La diplomatia agado kaj la diplomatiaj interrilatoj estas penseblaj kaj en la internacia nivelo kaj enkadre de diversaj internaciaj organizaĵoj.

Rimedoj de profesiaj diplomatoj rilatas al temoj por pac-farado, komerco, milito, ekonomiko, kulturo, medio, kaj homaj rajtoj. Internaciaj traktatoj estas kutime negocataj de diplomatoj pere de neformala aŭ socia senco, diplomatio estas la uzado de takto por akiri strategian avantaĝon aŭ trovi reciprokajn akcepteblajn solvojn por komuna defio, nome serio de iloj estis la redaktado de asertoj laŭ ne-kontraŭstara, aŭ afabla maniero.

Malgraŭ tio ĝi ne devus esti interŝanĝata kun la internacia politiko; ĝi havas multon komunan kun ĝi, sed ne temas pri identaj nocioj - diplomatio estas ĉefa instrumento de la internacia politiko. Ofte internaciaj traktatoj kaj programoj kreiĝas de profesiaj diplomatoj, kaj nur poste konsentas regantaj politikistoj.

La vorto diplomatio devenis el la greka δίπλωμα diploma kiu signifas faldita dufoje aŭ "oficiala dokumento haviganta privilegion". En Antikva Grekio, diploma estis dokumento pruva por finita edukado. En malnova Romo diploma estis pasportoj aŭ vojaĝdokumentoj.

  1. François Modoux, "La Suisse engagera 300 millions pour rénover le Palais des Nations", Le Temps, 28a de Junio 2013, paĝo 9.
  2. Ronald Peter Barston, Modern diplomacy, Pearson Education, 2006, p. 1

Developed by StudentB