Blazono | Mapo |
---|---|
bazaj informoj | |
federacia lando: | Bavario |
distriktaro: | Ŝvabio |
administra sidejo: | Aichach |
areo: | 783 km² |
loĝantoj: | 137334 (fine de decembro 2022) |
Aŭtokodo: | AIC |
Municipokodo: | 09377 |
Komunumoj: | 24 |
Administreja adreso: | Münchener Str. 9 86551 Aichach |
Retejo: | www.lra-aic-fdb.de |
Situo ene de Bavario | |
La distrikto Aichach-Friedberg (germane: Landkreis) situas en la sudo de la federacia lando Bavario de Germanio. Administra centro de la distrikto estas la urbo Aichach. En la distrikto sur areo de 781 km² loĝas 124.800 homoj; do meznombre 160 sur unu kvadrata kilometro. En tuta Bavario la koncerna nombro estas 176, en Germanio 231. En la sekva skema mapo la distrikto Aichach-Friedberg estas signita per 1.
Najbaraj distriktoj estas norde la distrikto Neuburg-Schrobenhausen, oriente la distriktoj Dachau kaj Fürstenfeldbruck, sude la distrikto Landsberg am Lech, okcidente la eksterdistrikta urbo Augsburg kun ties distrikto kaj nordokcidente la distrikto Donau-Ries.